Enkomputiligis Don HARLOW

Per plena voĉo

de V. MAJAKOVSKIJ

elrusigis K. KALOCSAY

originale aperis en la nica literatura revuo, 3/1 p. 20-26


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Estimataj
         kamaradoj posteuloj!
Fosante
       tra l' nuntemp',
                       en ties ŝtoniĝinta sterko,
kaj de niaj tagoj
                 esplorante la nebulojn,
vi
  eble demandos
               eĉ pri mi kaj mia verko.
Kaj eble
        je l' demandosvarmo per jena ekspliko
respondos al vi
               scienculo erudita:
"Vivis iam
          poeto de l' akvoboligo
kaj malamik' de l' akvo neboligita."
Profesor'!
          for la okulbicilkojn!
                               Pri ĉi tem':
pri mi
      kaj mia epoko
                   parolos mi mem.
Min, akvoportiston, purigiston de kanaloj
la revolucio
            mobilizis kuntrenata.
Mi iris en la fronton
                     de bataloj
el la ĝarden'
             de l' Poezio, damo delikata.
Mi ĝuis ĉarman ĝardeneton
de damoj
        amoj
            florornamoj.
"Mi plaĉe plantis belan bedon,
akvumos ĝin per propraj manoj."
Tiu ĉi el kuvo verŝas
                     versojn al la koroj velkaj,
tiu grake
         ili bavas el la buŝo,
korkrevaj Mitrejka-j, mirt-revaj Kudrejka-j,
diablo scias
            sencon de ĉi fuŝo.
Mola kordo mandolina
monotone tedas, jen:
tara-tina, tara-tina,
tenn --
Ne granda glor', ke inter tiaj rozoj
elstaru mia statuo, kiel kulis'
de placoj, kie sputas tuberkulozo,
vagas putinoj, apaĉoj
                     kaj sifilis'.
Ankaŭ min
         la agitprop'
                     jam ĝenis dent-agace,
mi mem ja
         por vi verkus romancojn ŝmace,
pli ĉarmas tio
              kaj donas pli da kontanto,
sed mi
      bridis
            min mem
                   kaj frakase
tretis la gorĝon
                de mia propra kanto.
Aŭskultu,
         kamaradoj posteuloj!
La agitisto,
            la ĉefelkriisto rolas!
Mi sufokas
          la poezi-rukulojn,
transgalopas
            lirikajn volum-akumulojn,
mi, vivanto,
            kun vivantoj parolas.
Mi venos al via
               lontana
                      komunisma klaro
ne kiel trubadur'
                 de Jeseninaj kantetoj,
miaj versoj transflugos
                       super jarcent-montaro,
kaj super kap'
              de registaroj kaj poetoj.
Miaj versoj alvenos,
                    sed ne en tia manier',
kiel sago
         ĉe lirika ĉas' de amo,
nek kial
        al numismanto trafas trivita moner',
nek kiel
        allumas astroj de mortinta flamo.
Miaj versoj
           trabreĉos
                    la jar-amason
                                 kun lukto
kaj aperos
          krude,
                masive,
                       kompakte,
kiel en niajn tagojn
                    eliris la akvedukto
konstruita
          de Romaj sklavoj
                          laborbarakte.
En poemoj
         entombitaj sub libro-turganoj
vi trovos hazarde
                 strofo-feraĵojn pikajn,
vi
  admire-estime
               ilin palpos per la manoj,
kiel armilojn
             malnovajn sed timigajn.
Orelojn vortflati
                 -- ne miaj kutimoj,
nek knabinet-orelojn
                    per frivolaj esprimoj
sub la harplektoj longaj
                        ruĝigi per honto.
Parade staradas
               l' armeo de miaj rimoj,
mi preteriras
             antaŭ l' revua fronto.
Muskolŝvele vigle
                 vicas versotrupoj,
pretaj por morto
                aŭ senmortaj aŭreoloj,
streĉege la poemoj
                  etendas kanontubojn
de celo-trafaj
              titoloj.
Avidas
      plejamata armil-speco
sturmante
      elprovi venkoŝancojn,
atendas
       kavalerio de spriteco
levante
       la akrajn ritmo-lancojn.
Kaj ĉi tutan
            armeon armitan ĝisdente,
batalintan
          dudek jarojn sen cedo
ĝis la lasta linio
                  mi donas prezente
al vi,
      proletoj de l' planedo.
La malamiko
           de la klas' labora
estas ankaŭ mia
               malamik' kaj malamat',
ordonis nin
           iri
              al sub flago ruĝkolora
jaroj de trudlaboro,
                    tagoj de malsat'.
Kiel hejme
          ni malfermas
                      ĵaluzion,
tiel ni malfermis
                 de Marx
                        ĉiun volumon,
Sed eĉ sen lego
               ni bonege sciis tion,
kien iri,
         kian ni ŝuldas plenumon.
Dialektikon
           ni lernis ne el Hegel,
militfajro
          ĝin en niajn versojn ŝutis,
kiam
    sub kugloj
              la burĝojn ni pelis ege,
kiel nin
        alitempe
                ili persekutis.
Nu,
   geniulojn
            eskortu gloro vanta,
kiel vidvino plora ĉe marŝo de funebro,
mortu, versoj miaj,
                   kiel soldat' sturmanta,
sennome, kiel dronis
                    la niaj en tenebro.
Mi fajfas
         pri la bronzo plur-kvintala,
de marmoro
          min ne kaptas paroksismo,
pri l' gloro
            mi kvitos ja
                        per marĉando lojala,
estu por ni
           komuna monumento ŝtala
La batale
         konstruita
                   socialismo!
Posteuloj,
          se la fukon vortaran vi traserĉos,
el Lethe
        al surfaco
                  tiaj vortoj emerĝos:
"prostituo"
           "tuberkulozo"
                        "blokado".
Por vi,
       gaja gento
                 de sana paradizo,
poeto
     forlekis
             la mukon de ftizo
per aspra lango de plakato.
Pro vostokresko de jaroj
                        mi aspektas jam simile
al mirindaj
           fajrospiraj fabeldrakoj,
kamarado Vivo,
              antaŭen,
                      rapidire,
rapidire
        en jarkvino
                   tra resto de tagoj!
Por mi mem
          rublojn
                 mi ne staplis vers-mercere,
nek havas hejme
               meblojn de arta ĉizo,
kaj mi bezonas,
               mi diras sincere,
nenion krom
           freŝlavita tolĉemizo.
Aperinte
        ĉe CKK
              de l' futur' de pura brilo,
super bando
           de versfara, akapara gent',
mi altlevos
           por bolŝevik-legitimilo
miajn librojn
             klaspartiajn
                         ĉiujn cent.

Notoj

Poeto de akvoboligo: M. verkis ankaŭ didaktikajn poemetojn pri higieno.
Mitrejka kaj Kudrejka: sentimentalaj poetoj.
Agitpropo: agitado kaj propagando.
Turgano: artefarita monteto el la tempo de la popolmigrado servanta kiel tombo.
C.K.K.: Centra Kontrola Komitato.