Enkomputiligis Don HARLOW

Poŝtrestante

de Natalja LAVRENTJEVA

elrusigis A. SIDOROV

aperis en la nica literatura revuo, 3/1 p. 5-10


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Ivan Nikodimiĉ bone konis siajn vizitantojn. Glatigante grizajn lipharojn, sidante post la giĉeto "Poŝtaĵoj poŝtrestante", li ofte vidis kun kia malpacienco multaj elkovertigadas ricevitajn leterojn tie ĉi, ne forirante.

Brue fermiĝis la pordo, eniris nekonata juna virino en bonkvalita drapa palto borderita per flavruĝa felo. Ŝi viŝis pluvgutojn sur la vizaĝo, aliris al la giĉeto kaj silente etendis la pasporton al Ivan Nikodimiĉ. El sub la blanka kaptuko lin rigardis atentaj grizaj okuloj.

-- Por Gavrilova la letero mankas, -- respondis li, kaj metis la kesteton sur ĝian lokon.

La virino eliris. Sur la nigra polurita vitro restis malsekaj strioj de maniko. Ivan Nikodimiĉ kolere viŝis la striojn per peceto da sorbpapero kaj ekrigardis tra la fenestro.

Post la nebula makulita vitro balanciĝis sub la novembra vento nigraj branĉoj de nuda tilio. Neĝopluvis.

La sekvantan tagon Gavrilova venis denove. La letero por ŝi mankis.

La tagoj pasis. Ivan Nikodimic jam ĉirkaŭkovris la kolon per lana koltuko. La koltuko montriĝis el sub la kolumo de la uniformo kun butontruoj kaj subtenante la mentonon ĝi vidigis lian malgrandan grizharan kapon pli fiera kaj decida.

Gavrilova venis kelkfoje dum la semajno. Ŝi montris jam ne pasporton, sed novan ateston, sur kies nigra kovrilo estis arĝente enpresite: "Gismekanika uzino". La leteroj por ŝi kiel antaŭe mankis. La virino rigardis la maldikajn treniĝantajn manojn, kiuj remetis la leterojn en la kesteton kaj, starinte ĉirkaŭ unu minuto, ŝi silente foriris.

Alproksimiĝis novjaro. La kestetoj estis ĝisekstreme plenigitaj per leteroj, telegramoj, poŝtkartoj kun bildoj de altecaj moskvaj konstruaĵoj. La tridekunuan de Decembro oficistoj de la poŝtoficejo onidire perdis la piedojn. Antaŭ la giĉeto, kie oni ricevas poŝtaĵojn poŝtrestante, homoj staris vice unu post la alia. Ivan Nikodimiĉ neniel povis vidi hormontrilojn en la ronda horloĝo sur la kontraŭa muro. Altkresta civitano kun somera ĉapelo super la oreloj ruĝiĝintaj pro la frosto ricevis du leterojn kaj nerapide metis ilin en la pasporton. Kiam li foriris, Ivan Nikodimiĉ pormomente ekvidis la ciferplaton kaj kun plezuro ekpensis: post duonhoro li estos hejme, sin vestos per kamizolo trikita de la edzino kaj li sidos ĉe la tablo, de kiu tra la tuta ĉambro odorus frandbakitaj kukoj...

En la giĉeto aperis bruna maniko borderita per flavruĝa felo. La fingroj kun rozkoloraj ungetoj metis la ateston, forŝoviĝis kaj milde kuŝiĝis sur la nigra polurita vitro.

La maljunulo sciis, ke la letero eĉ nun ne venis. Ordiginte la koltukon, li sin tiris al la kesteto kun litero "G" kaj iom fleksiĝis super la dika leterfasko. Poste li ekrigardis la horloĝon kaj anstataŭ kutima "mankas" ial li diris: "Por vi ankoraŭ la letero ne venis". Li direktis la rigardon al Gavrilova. Si, kiel ŝajnis al li, estis premita de ia zorgo: sur ŝia vizaĝo mankis kutima medito, la okuloj brilis. Ĵetinte la ateston en la saketon Gavrilova laŭte klakis per la sakserureto.

Alveninte proksime de la hejmo Ivan Nikodimiĉ rememoris, ke li ne aĉetis la kahoron (1) menditan de la edzino, sed returne ne iris, zorgeme forviŝis la neĝon kaj premis la butonon de elektra sonorilo...

Pasis du semajnoj. La vintro fariĝis plenforta. Pereiga nordorienta vento trablovis stratojn, pelis la piedirantojn en tramvagonojn, vendejojn, nekonatajn peronojn. Veninte la oficejon Ivan Nikodimiĉ retrovis la spiron, pendigis la palton pli malproksime de la pordo, aliris al la centra hejtado kaj klakis per la manoj sur la varmega larĝa tubo. Ivan Nikodimiĉ masaĝis la fingrojn, alpremis ilin al la vizaĝo kaj jam poste sidiĝis ĉe la tablo kaj dismetis la leterojn. Da ili estis multe. Jen denove letero por sintenema kaj distriĝema profesoro Petrov. Ĝustatempe dum ĉiu semajno venis por li letero el Krasnodar. La koverto estis surskribita per junece nestabila, kvazaŭ infaneca skribmaniero. La profesoro ĉiam legis la leteron tie ĉi kaj nur post tio li adiaŭis kaj foriris.

Hodiau estas du leteroj por Galkina -- blondhara junulino el konstrueja komunloĝejo. Ŝi kredeble ekĝojos kaj forgese lasos en la giĉeto langanton sen fingraĵoj aŭ kajeron por matematiko.

Ivan Nikodimiĉ enmetis la leterojn en la kestetojn kaj subite, forŝoviĝinte, li ĉirkaŭrigardas malmolan koverton. La letero adresita al Gavrilova! Al Barbara Semenovna Gavrilova. La returna adreso estas skribita per firma negrandlitera skribmaniero: "Krasnojarska lando, loĝloko Taeĵnij. A. Grigorjev". La maljunulo rememoras la palan mallarĝan manradikon en larĝa maniko rondajn grizajn okulojn de Barbara Semenovna.

Kolere li rigardas la returnan adreson. "He vi, Grigorjev !" Interalie, kiel oni nomas lin? Kio estas "A"? Aleksandro? Andreo? Alekso? Povas esti Antono?

Ivan Nikodimiĉ metas la leteron je la komenco en la kesteto. Li malfermas seruron de la tablo, vestas nigrsatenajn surmanikojn. Klakas enirpordo enlasante unuajn vizitantojn. La maljunulo penas prezenti al si la voĉon de Gavrilova. Kredeble ĝi estas profunda, bona.

Kiam vesperas, la kestetoj malpleniĝas. Restas nur kelke da leteroj. Blankiĝas en malplena aparta parto de la kesteto la koverto adresita al Gavrilova. Paŝante sur la knara neĝo, Ivan Nikodimiĉ pensas pri la hodiaŭa tago... Profesoro Petrov estis per io ĉagrenita kaj foriris ne adiaŭinte... Gavrilova hodiaŭ ne venis... kaj subite li rememoras, ke ŝi venis nek hieraŭ, nek antaŭhieraŭ, nek pasintsemajne. Jam delonge ŝi ne alvenis. Ŝajne de tiu vespero antaŭ la novjaro. Ŝi estis tiam vigloplena kaj rapide foriris...

Iom post iom tiuj ĉi pensoj estas anstataŭataj per aliaj. Li pensas, ke tuj li venos hejmen kaj ĉe la pordo renkontos lin trijara nepo "vanjkavstanjka" (2), kiu ektiros lin ĉemane en sian anguleton, sidiĝos sur la kanapon kaj komencos ŝerci en liaj poŝoj bombonon aŭ forlavbildojn. Poste oni enlitigos "vanjkavstanjka"n kaj li, Ivan Nikodimiĉ, vestos la molan kamizolon kaj sidiĝos por finlegi "Pravda"n (3). Lastatempe li tre malofte gastas kaj pli malfrue ekdormas nokte: doloras la kapo, kruroj doloras lin. Li sentas maljuniĝon: en Marto li estos sesdekokjara.

Matene, dismetante freŝajn poŝtaĵojn, li trovis ankoraŭ du leterojn adresitajn al Gavrilova. Post unu tago denove venis du leteroj, poste venis ankaŭ pluaj leteroj unu post la alia. Lin turmentis nun pensoj pri la virino, kiu tiel longtempe atendis; li pensis pri ŝi irante en oficejon kaj revenante hejmen. "Oni devas iel averti ŝin, sciigi al ŝi pri la leteroj", pensis la maljunulo, maltrankvile rigardante faskon da samaj glaceaj kovertoj.

En la kesteto kuŝis sep leteroj, sed Gavrilova ankoraŭ ne venis. Ivan Nikodimiĉ jam delonge ne koleris kontraŭ nekonata Grigorjev. Nun lin maltrankviligis la foresto de Barbara Semenovna. Lia maltrankvileco plifortiĝis kiam unufoje li ekvidis tra la fenestro konatan brunan palton borderitan per flavruĝaj feloj. Barbara Semenovna Gavrilova estis nek malsana, nek ien forveturinta, ŝi simple ĉesis atendi. Se ne starus ĉe la giĉeto du nervozantaj viroj, rigardantaj la horloĝon, la maljunulo alvokus ŝin aŭ elkurus pro ŝi straten. Sed ŝi preteriris kaj la leteroj, kiel antaŭe kuŝis en la kesteto, sed nekonata Grigorjev el iu Taeĵnij ĉiam skribis kaj skribis leterojn.

Dum la tuta tago Ivan Nikodimiĉ de tempo al tempo rigardis tra la fenestro. Sed li ne sukcesis vidi Gavrilova'n.

La horloĝo montris la okan posttagmeze. Post la fenestro estis jam vespero, la vento laŭte klakis per ekstera ventolgiĉeto. Ivan Nikodimiĉ malvestis la surmanikojn, metis ilin en flankan parton de la tablo kaj apude starigis la teglason kun malnova aluminia kulereto. Poste li ŝlosis la tablon, zorgeme sin kombis, surkapigis pli profunde la ĉapon.

Li estis apenaŭ elirinta, kiam la furioza vento blovanta flanke de Volgo sin ĵetis sur lin, post momento trapenetris post la kolumon, ekkuris sur la dorso. Ĉe la stratkruciĝo en la informejo li ricevis adreson de Gavrilova. Li ŝovis malgrandan grizan paperfolion en la langanton sen fingraĵoj, enpoŝigis la manojn kaj ekpaŝis sin klininte renkonte al la kvazaŭmure moviĝanta vento.

Turninte sin en mallarĝan strateton Ivan Nikodimiĉ ekspiris kaj supreniris la lignan ŝtuparon ĝis la dua etaĝo. La dika maljunulino kun neplene senŝeligita terpomo en la mano malfermis la pordon kaj je demando kie loĝas Gavrilova montris per la tranĉilo al la tria pordo en la koridoro. Ivan Nikodimiĉ ridetante formetis la galoŝojn de la feltbotoj kaj ekiris tra la koridoro.

La pordo de la ĉambro estis duonmalfermita. Barbara Semenovna gaja kaj vangruĝa sidis sur la kanapo kaj mallevinte la okulojn apartigadis borderaĵojn de festa tablotuko. Kontraŭe sidis korpulenta viro kun amaso da krispaj haroj kaj manĝis la supon. Sur la tablo staris botelo da vino, kuŝis skatolo da bombonoj. La maljunulo haltis ĉe la pordo apud la konata palto pendigita sur la hoko.

-- Kiun vi bezonas ? -- malkontente demandis la viro kun la dika vizaĝo. Barbara Semenovna levis la okulojn kaj mirigite ekrigardis la enirinton.

-- Pardonu' mi eraris. Mi malĝuste trafis, -- respondis la maljunulo kaj ĉifinte en la mano la adresfolion, li ekpaŝis al la elirpordo. Li prenis en la manojn galoŝojn kaj eliris kun ili sur la interŝtuparan plataĵon

Tie ĉi malrapide li surmetis la galoŝojn kaj pli dense sin vestis per la koltuko.

La vento helpis lin iri antaŭenpuŝante en la dorson. La maljunulo iris pli malproksimen, for de la hejmo kun komforta kanapo kaj festa tablotuko sur la tablo.

La lipharoj prujniĝis kaj la palpebroharoj fariĝis kungluitaj, sed li iris kaj pensis, ke en siberia arbaro nun kredeble estas neĝblovado, plende krakas centjaraj arboj, lupoj alproksimiĝas al la loĝejo mem. Kaj en la kabaneto neĝkovrita ĝis la tegmento sidas apud la lanterno aŭ ĉe olea fumlumigilo harplena viro kaj per firma negrandlitera skribmaniero surskribas sur la leterkoverto.

Kaj li ekvolis, morgaŭ, veninte la oficejon kaj forsendante returne nericevitajn postrestantajn leterojn, sciigi al malproksima Grigorjev, ke li skribas vane kaj ne valoras plu skribi. Sed la leterojn poŝtrestante oni skribas al tiuj, kiuj scipovas atendi kaj kiuj ne laciĝas veni por ricevi ilin.

Rimarko de la tradukinto. Se tiu ĉi rakonto aperos tradukite en iu nacilingva revuo, bonvolu sendi du ekzemplerojn pere de la nica literatura revuo al la tradukinto.


Piednotoj

(1) Speco de vino. (Rim. de la trad.)
(2) Starpupeto. Tie ĉi uzata kiel ŝercnomo. (Rim. de la trad.)
(1) "Vero" ruslingva ĉiutaga gazeto. (Rim. de la trad.)