Enkomputiligis Don HARLOW

Ŝerceto

de Anton Pavloviĉ ĈEĤOV

elrusigis Miloŝ LUKAŜ

aperis en la nica literatura revuo, 3/1 p. 14-18


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Serena vintra tagmezo... Forte, krevige frostas; la bukloj sur la tempioj de Nadjenjka, kiu sin alkroĉis al mia brako, kaj la lanugeto super ŝia supra lipo kovriĝas per arĝentnuanca prujno. Ni staras sur alta monto. De sub niaj piedoj ĝis la ebeno mem etendiĝas krutaĵo, en kiu la suno sin rigardas kvazaŭ en spegulo. Flanke de ni troviĝas sledeto, tegita per brile ruĝa drapo.

-- Ni veturu malsupren, Nadjenjka Petrovna! -- mi petas ŝin insiste. -- Nur unufoje! Mi certigas vin, ke ni trapasos tion sanaj, sendifekte.

Sed Nadjenjka timas. La tuta spaco de sub ŝiaj etaj galoŝoj ĝis la ekstremo de la glacikovrita monto ŝajnas al ŝi terura, ege profunda abismo. Angoras ŝia koro kaj reteniĝas ŝia spirado, kiam ŝi rigardas malsupren, kiam mi nur proponas eksidi sur la sledeto, sed kio okazos, se ŝi riskos flugi en la abismon! Ŝi mortos, ŝi iĝos freneza.

-- Mi petegas vin! -- mi diras. -- Vi ne devas timi! Konsciigu al vi, ke vi agas malkuraĝe, malbrave!

Nadjenjka fine cedas, kaj mi legas en ŝia fizionomio, ke ŝi cedas vivoriske. Mi sidigas ŝin, palan, tremantan, sur la sledeto, ĉirkaŭkaptas ŝin kaj kune kun ŝi impetas en la senfundaĵon.

La sledeto flugas kvazaŭ kuglo. La tranĉata aero batas la vizaĝon, muĝas, siblas en la oreloj, furiozas, dolorige pinĉas de kolero, volas de l' ŝulrroj la kapon forŝiri. Sub la atako de l' vento ne estas eble spiri. Ŝajnas, ke diablo mem ĉirkaŭprenis nin per siaj brakoj kaj kriegante ĵetas nin en la inferon. La ĉirkaŭaj objektoj kunfandiĝas en unu longan, rapidege kurantan strion ... Nur ankoraŭ momenton -- kaj ni verŝajne pereos!

-- Mi amas vin, Nadja! -- mi diras duonlaŭte.

La sledeto komencas kuri ĉiam pli malrapide, la muĝado de l' vento kaj la zumado de la glitiloj ne estas plu tiel teruraj, la spirado ĉesas reteniĝi, kaj ni fine troviĝas malsupre. Nadjenjka estas nek viva, nek morta. Ŝi estas pala, apenaŭ spiras... Mi helpas ŝin leviĝi.

-- Por nenia prezo mi veturus refoje, -- ŝi diras, rigardante min per larĝaj okuloj, plenaj de teruro. -- Por prezo absolute nenia ! Mi ja preskaŭ mortis!

Post momento ŝi rekonsciiĝas kaj jam demande rigardas en miajn okulojn: ĉu mi eldiris la kvar vortojn, aŭ ĉu nur ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi aŭdus ilin en la bruo de l' ventego? Kaj mi staras apud ŝi, fumas kaj atente pririgardas mian ganton.

Si subkroĉas sian brakon sub la mian, kaj ni longe promenas ĉirkaŭ la monto. La problemo videble ne lasas ŝin trankvila. Ĉu la vortoj estis eldiritaj, aŭ ĉu ne? Ĉu jes, aŭ ĉu ne? Ĉu jes aŭ ne? Tio estas demando de memplaĉo, honoro, vivo, feliĉo, demando tre grava, la plej grava en la mondo. Nadjenjka senpacience, malgaje, penetreme rlgardas en mian vizaĝon, respondas konfuzite, atendas ĉu mi ne ekparolos. Ho, jen kia ludo sur la simpatia fizionomio, kia ludo! Mi vidas, ke ŝi batalas kontraŭ si mem, ŝi bezonas ion diri, pri io demandi, sed ne trovas vortojn, estas embarasita, angoras -- ĝenas ŝin ĝojo.

-- Aŭskultu, -- ŝi diras, ne rigardante min.

-- Nu, kion do? -- demandas mi.

-- Ni iru ankoraŭfoje... ni veturu.

Ni suprenpaŝas laŭ la ŝtuparo sur la monton. Mi denove sidigas la palan, tremantan Nadjenjka sur la sledeto, ni denove flugas en la teruran abismon, denove muĝas la vento kaj zumas la glitiloj, kaj ĉe la plej forta kaj plej brua galopo de la sledeto mi denove diras duonvoĉe:

-- Mi amas vin, Nadjenjka!

Post kiam la sledeto haltis, Nadjenjka rigarde mezuras la monton, kiun ni ĵus estis laŭveturintaj, poste ŝi observas mian vizaĝon, aŭskultas mian voĉon, indiferentan kaj senpasian, kaj ŝia tuta, eĉ ĝiaj mufo kaj kapuĉo, ŝia tuta figuro, elmontras ekstreman embarasiĝon. Kaj en ŝia fizionomio estas skribite:

-- Kiel do statas la afero? Kiu eldiris tiujn vortojn? Ĉu li, aŭ ĉu al mi nur ŝajnis, ke mi aŭdas ilin?

Tiu ĉi malcerteco maltrankviligas ŝin, forrabas de ŝi la paciencon. La kompatinda knabino ne respondas al demandoj, nube mienas, estas ekploronta.

-- Ĉu ni ne iru hejmen? -- demandas mi.

-- Tamen al mi... al mi plaĉas tiu glitveturado, -- diras ŝi, ruĝiĝante. -- Ĉu ni ne veturos ankoraŭfoje?

Al ŝi "plaĉas" tiu glitveturado, sed dume, sidiĝante sur la sledeto, ŝi, same kiel antaŭe, estas pala, apenaŭ spiras de timo, tremas.

Ni ekveturas la trian fojon, kaj mi vidas, kiel ŝi rigardas en mian vizaĝon, observas miajn lipojn. Mi tamen sur la lipojn metas poŝtukon, tusas, kaj, kiam ni atingas la mezon de l' monto, mi ĝustatempe diras:

-- Mi amas vin, Nadja!

Kaj la problemo restas problemo! Nadjenjka silentas, primeditas ion... Mi akompanas ŝin de la glitveturado hejmen, ŝi klopodas iri malpli rapide, malakcelas la paŝojn kaj konstante atendas, ĉu mi ne diros al ŝi tiujn vortojn. Kaj mi vidas, kiel suferas ŝia animo, kiel ŝi pene sin regas, por ne diri:

-- Ne estas ja eble, ke tion diris la vento! Kaj mi ne volas, ke tion estu dirinta la vento!

En la sekva mateno mi ricevas letereton: "Se vi hodiaŭ iros glitveturi, venu al mi. N." Kaj de tiam mi komencas ĉiutage iri kun Nadjenjka glitveturi, kaj, flugante sur la sledeto malsupren, mi ĉiufoje eldiras duonlaŭte la samajn vortojn:

-- Mi amas vin, Nadja!

Baldau kutimiĝas Nadjenjka al tiu frazo, kvazaŭ al vino aŭ morfino. Ŝi ne povas vivi sen ĝi. Deflugi de l' monto estas ja sendube same terure kiel antaŭe, sed nun jam la timo kaj danĝero aldonas specialan ravecon al la vortoj pri amo, al la vortoj, kiuj same kiel antaŭe prezentas problemon kaj turmentas la animon. Suspektata estas ĉiam la sama duopo: mi kaj la vento... Kiu el la du konfesas al ŝi la amon, ŝi ne scias, sed al ŝi tio estas videble jam indiferenta; el kia ajn vazo oni trinkas, tio ne estas grava, nur se oni povas ebriiĝi.

Foje tagmeze iris glitveturi mi sola; miksinte min en svarmon da homoj, mi vidas, ke al la monto proksimiĝas Nadjenjka, ke ŝi okulserĉas min... Poste ŝi sinĝene suprenpaŝas laŭ la ŝtuparo... Terure estas por ŝi veturi sola, ho, kiom terure! Ŝi estas pala kiel neĝo, tremas, ŝi iras kvazaŭ al ekzekutiĝo, sed iras, iras senhalte, decideme. Ŝi evidente decidiĝis fine elprovi, ĉu estos aŭdeblaj la eksterordinaraj, dolĉaj vortoj, se mi ne ĉeestos. Mi vidas, kiel ŝi, pala, kun buŝo malfermita de teruro, formoviĝas... "Ĵĵĵĵ"... zumas la glitiloj. Ĉu Nadjenjka aŭdas tiujn vortojn, mi ne scias... Mi vidas nur, kiel ŝi sin levas de sur la sledeto lacega, senfortiĝinta. Kaj ŝia fizionomio montras, ke ŝi mem ne scias, ĉu ŝi ion aŭdis aŭ ne. La timo, dum ŝi veturis malsupren, forprenis de ŝi la kapablon aŭdi, distingi la sonojn, kompreni...

Sed jen alvenas la printempa monato Marto... La suno iĝas pli afabla. Nia glacia glitejo malheliĝas, perdas sian brilon kaj fine degelas. Ni ĉesas glitveturi. La kompatinda Nadjenjka ne havas plu lokon, kie ŝi aŭdus tiujn vortojn, kaj ankaŭ estas neniu, kiu eldirus ilin, ĉar la vento ne estas aŭdebla, kaj mi estas forvojaĝonta en Peterburgon -- por longe, verŝajne por ĉiam.

Foje, proksimume du tagojn antaŭ mia forveturo, en vespera krepusko mi sidas en la ĝardeno, kaj disde la bieneto, en kiu loĝas Nadjenjka, tiu ĝardeno estas apartigita per alta najlita barilo... Estas ankoraŭ iom malvarme, sub la sterko troviĝas ankoraŭ neĝo, la arboj estas senvivaj, sed flarebla estas jam la printempo, kaj, preparante sin por tranokti, brue krias frugilegoj. Mi alpaŝas al la barilo kaj longe rigardas tra fendo. Mi vidas, kiel Nadjenjka eliras sur la peroneton kaj direktas malĝojan, sopiran rigardon al la ĉielo.. Printempa vento blovas rekte en ŝian palan, afliktitan vizaĝon... Ĝi rememorigas ŝin pri tiu vento, kiu ĉirkaŭmuĝis nin tiam sur la monto, kiam ŝi aŭdis la kvar vortojn, kaj ĝia fizionomio iĝas malgaja, malgaja, laŭ ĝia vango rampas larmo... Kaj la kompatinda knabino etendas ambaŭ manojn, kvazay petante la venton, ke ĝi ankoraŭfoje alportu al ŝi tiujn vortojn. Kaj mi, ĝisatendinte la venton, diras duonlaŭte:

-- Mi amas vin, Nadja!

Dio mia, kio fariĝas pri Nadjenjka! Ŝi ekkrias, tutvizaĝe ridetas kaj etendas renkonte al la vento la manojn, ĝoja, feliĉa, tiel ruĝvanga!

Kaj mi foriras, por paki miajn aĵojn...

Tio okazis jam antaŭ longe. Nun Nadjenjka estas jam edziniĝinta; oni edzinigis ŝin, aŭ ŝi mem edziniĝis -- tio ne gravas -- al sekretario de la nobelara kuratora oficejo, kaj nun ŝi havas jam tri infanojn. La fakto, ke ni iam iradis kune glitveturi kaj ke la vento alportis al ŝi la vortojn "mi amas vin, Nadjenjka", ne estas forgesita; ĝi nun estas por ŝi la plej feliĉa, la plej kortuŝa kaj belega rememoro en la vivo...

Sed mi nun, kiam mi iĝis pli maljuna, ne komprenas plu, kial mi diris tiujn vortojn, kial mi ŝercis...