Enkomputiligis Don HARLOW

Alparoleto

de la Redaktoro de la Nica Literatura Revuo

originale aperis en la nica literatura revuo, 3/2 p. 41


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Tiu ĉi numero atingos vin, kara Leganto -- aŭ, pli kara ankoraŭ, Legantino! -- ĉirkaŭ la tempo de la Nova Jaro (ni ankoraŭ ne egalas la pafcertecon de la sputnikoj, sed ni alproksimiĝas) -- kaj ni sekve ne povas rezisti la tenton iom babili kun vi okaze de tiu kalendara ceremonio. Je la nomo de la tuta redakcio kaj administracio de la Nica Revuo, ni direktas al vi niajn plej korajn bondezirojn: al iuj edziĝon, al aliaj eksedziĝon, al iuj infanon, al aliaj kateton (eĉ ĝis hundeto iros nia afableco, sed testudojn kaj blankajn ratojn ni decideme rezignas), al versistoj abunde da rimoj, al turistoj malabunde da cimoj, al ĉiuj fine monon, sanon kaj feliĉon en la proporcio, kiun ĉiu opinios plej taŭga por sia propra mastrumado.