Enkomputiligis Don HARLOW

Post la operacio (1)

de Raymond SCHWARTZ

(parto de diptiko, kies dua parto troviĝas ĉi tie

aperis en la nica literatura revuo, 3/2 paĝoj 71-72


"En tiu tempo K.R.C. Sturmer sentis la bezonon intervjui min."


Entute l' intervjuo ne estis tro dolora,
Sed pli ol silentado... parolo estis ora!
La turmentisto notis kun nobla interes',
Ĉu mi responde tusis hazardan "ne" aŭ "jes".

Li estis plej ĝentila -- li ne minacis pafi,
Mi havis nur impreson min lasi fotografi,
Dum -- kiel muŝ' en reto de ruza arane' --
Mi sensuspekte zumis hazardan "jes" aŭ "ne".

Sed fakto estas fakto, -- kaj efektiva stato
Atestas pli ol ombro de nepalpebla dato
Kaj tio fakto restos dum sekvo de cent jaroj:
Ĉn mia cigarkesto nun mankas du cigaroj!

(1) Kvankam la unua peco de tiu ĉi diptiko jam estis presita, kiel cetere kaj certe scias ĉiuj niaj legantoj, ili pardonos al ni, ke ni ĝin represis, konsiderante, unue ke "La Stranga Butiko" estas de longe elĉerpita, due ke ĝi prezentas la necesan enkondukon al la alia peco.