Enkomputiligis Don HARLOW

Post "Post la operacio"

de Roger BERNARD

(parto de diptiko, kies unua parto troviĝas ĉi tie

aperis en la nica literatura revuo, 3/2 p. 72


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Al Raymond SCHWARTZ


Dum jaroj mi meditis pri ties lasta frazo.
Ĝi montras, kiom estis dolora la okazo:
"Nun mankas du cigaroj!"... Kaj ĉiam mi imagas
La vakan truon, kie l' aliaj nun zigzagas,
Senĉese serĉadantaj pri la perditaj fratoj...
Por ili, ve! kaj por li teruraj sortobatoj!

Konsolon li ne trovis. De jaroj, tre atente,
Mi lin observas kaŝe: suferas li silente...
Kaj en li, kia ŝanĝo! La ĉiama kunulin',
Belforma kaj varmventra, kiu katenis lin,
Jes, lia kara pipo, nun iĝis forlasita.
Al li, kredeble, fumi nun ŝajnas ag' bandita.
Li, kiu ĉiam estis antaŭe tre gastama,
Tabakon ne plu ŝovas!... La cigarkesto fama
Nun restas plufermita, kaŝita en monŝranko,
En plej profunda kelo de l' Centreŭropa Banko!

El la gastama tempo nur restas onidiroj...
Ankoraŭ tamen, hejme, diversaj eliksiroj!
El ili, jes, volonte glaseton li proponas:
Kaj se li foje-foje en la likvoro dronas,
Facile mi imagas la kaŭzon de l' diboĉo.
Kaj ĉi silenta veo impresas pli ol voĉo
Bruege lamentanta en mezo de la strato.

En mi ĝi nepre vekas kelkiom da kompato...
Amik', ni jam ne estas en tempo de barbaroj:
Jen, por konsolo via, aliaj du cigaroj!