Enkomputiligis Don HARLOW

La fremdulo

de Karlo BAUDELAIRE

elfrancigis A. NURAK

originale aperis en la nica literatura revuo, 3/2 paĝoj 58-59


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

-- Kiun vi plej amas, ho enigma homo, diru? Vian patron, vian patrinon, vian fratinon, aŭ vian fraton?

-- Mi havas nek patron, nek patrinon, nek fratinon, nek fraton.

-- Viajn amikojn?

-- Vi ĵus uzis vorton, kies senco restis ĝis nun al mi nekonata.

-- Vian patrujon?

-- Mi ne scias, sub kia latitudo ĝi kuŝas.

-- La belon?

-- Ĝin mi volonte amus, dian kaj senmortan.

-- Oron?

-- Mi ĝin malamas tiom, kiom vi Dion.

-- Nu, kion do vi amas, ho eksterordinara fremdulo?

-- Mi amas la nubojn... la superpasantajn nubojn... tie, tie... la mirindajn nubojn!