Enkomputiligis Don HARLOW

Ŝtelita Kakto

de Karel ĈAPEK

elĉeĥigis Miloŝ LUKAŜ

originale aperis en la nica literatura revuo, 3/2 paĝoj 50-56


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Mi do rakontos al vi", diris sinjoro Kubat, kio okazis at mi en la ĉi-jara somero.

Mi libertempis en stereotipa somerloĝejo; mankas tie akvo, arbaro, fiŝoj, kaj entute ĉio; sed kompense estas tie forte reprezentita la klerikala partio, societo por urbo-plibeligo kun vigla sekretario, industrio perlamota kaj poŝtoficejo kun maljuna kaj grandnaza poŝtestrino; unuvorte: la afero statas tie same kiel ĉie aliloke. Ĝuinte dum proksimume du semajnoj la prosperigajn kaj higienajn efikojn de tieldire absolute seninterrompa enuo, mi ekperceptis, ke la lokaj klaĉistinoj kaj ĝenerale la publika opinio pli ol iom sin okupas pri mi. Kaj, ĉar la al mi adresataj leteroj alvenadis okulfrape bone glufermitaj, ĝis la tuta koverto dorsoflanke rekte brilis de araba gumo, mi divenis: "Aha, iu malfermadas miajn korespondaĵojn; diablo prenu la poŝtestrinaĉon!" Estas ja konate, ke la poŝtistoj kapablas malglui ĉian ajn koverton. Mi decidis regali ŝin laŭmerite; tuj mi eksidis kaj skribis kiel eble plej belskribe: Vi, poŝteja fantomo, vi monstro longnaza, vi kanajlino, vi fibuŝo scivola, vi vipuro, vi raspilo malĉarma, vi meduzo kaj tiel plu, respektoplene vin salutas Jan Kubat. Nu, la ĉeĥa lingvo estas lingvo riĉa kaj preciza; je unu spiro mi surpaperigis tridek kvar esprimojn, kiajn povas senafekta kaj honesta viro uzi rilate al ĉiu sinjorino, sen ke li fariĝus subjektiva aŭ trudema; poste mi kontente gluis la koverton, surskribis mian propran adreson kaj veturis en la plej proksiman urbon, por meti tion en poŝtkeston. La sekvan tagon mi rapidas al la poŝtoficejo kaj, tre dolĉe ridetante, ŝovas la kapon en la ĝiĉeton. "Sinjorino, mi diras, ĉu ne troviĝas tie ĉi letero por mi? --- Mi akuzos vin, vi malnoblulo, ekfuriozis kontraŭ mi la poŝtestrino kun la plej terura rigardo, kian mi entute iam vidis. --- Ho, sinjorino, mi diras al ŝi kompate, ĉu vi legis ion malagrablan?" Kaj poste mi prefere forveturis.

"Ha, tio estis nura bagatelo", diris kritike sinjoro Holan, la ĉefĝardenisto de la Holben-ĝardeno. "Tiu ĉi ruzo estis tro simpla. Mi povus al vi rakonti, kian kaptilon mi preparis por kaktoŝtelisto. Nu, nature, la maljuna sinjoro Holben ege amatoras kaktojn, lia kaktokolekto havas ja --- senhiperbole --- valoron de tricent mil kronoj, krom la unikaĵoj. Pasie postulas la maljuna sinjoro, ke la kolekto estu publike alirebla. Li kutimas diri: Amatoraĵon tiel noblan oni devas, Holan, en la homoj nutri. Mi tamen opinias, ke se iu eta kaktisto vidas ekzemple la oran Gruson-kakton, kiu kostas mil ducent kronojn, senbezone li ĉagreniĝas, ke li ne posedas ĝin. Sed se tion la maljuna sinjoro volas, nu bone. Antaŭ unu jaro ni tamen rimarkis, ke ĉe ni kaktoj komencas perdiĝi; nome ne specoj okulfrapaj, kiujn volas ĉiu havi, sed ĝuste specialaĵoj; fo e perdiĝis Echinocactus Wislizenii, alifoje Graessnerii, poste unu Wittia, importita rekte el Kostariko, poste unu species nova, alsendita de Friĉ, poste unu Melocactus Leopoldii, unikaĵo, kiun neniu en Eŭropo estis vidinta jam ekde pli ol kvindek jaroj, kaj fine Pilocereus fimbriatus el San Domingo, la unua ekzemplero veninta en Eŭropon. Ha, la ŝtelisto devis esti bonega eksperto! --- Vi ne povas eĉ imagi, kiom la maljuna sinjoro furiozis.

"Sinjoro Holben, mi diris al li, simple fermu viajn plantvarmejojn, kaj la problemo estos likvidita. --- Nepre ne, kriis la maljuna sinjoro; tia nobla amatoraĵo ekzistas ja por ĉiuj; vi devas nur kapti la malbenindan ŝteliston; eksigu la gardistojn, dungu novajn, alarmu la policon kaj tiel plu." Tio estas afero malfacila; se ni havas tridek ses mil potetojn, ni ne povas al ĉiu starigi unu gardiston. Mi do almenaŭ dungis du emeritajn policajn distrikt-inspektistojn, por ke ili atentu; kaj ĝuste tiam perdiĝis la Pilocereus fimbriatus, kaj postrestis al ni nur kaveto en la sablo. Tiam mi do ege ekkoleris kaj mem komencis embuski la kaktoŝteliston.

Notu en via memoro, ke la efektivaj kaktistoj estas kvazaŭ derviŝa sekto; mi konjektas, ke anstataŭ vizaĝharoj sur ili kreskas dornoj kaj glokisoj (1); tiom pasie ili estas kroĉitaj al la afero. Ĉe ni ekzistas du tiaj sektoj: Kaktista Unio kaj Kaktista Asocio; per kio ili inter si diferencas, tion mi ne scias; laŭ mia opinio unuj kredas, ke la kaktoj havas senmortan animon, dum la aliaj faras al la kaktoj sangajn oferojn; sed unuvorte la du sektoj reciproke sin malamas kaj persekutas sin per fajro kaj glavo surtere kaj en la aero. Mi do vizitis la prezidantojn de la du sektoj kaj tute konfidence demandis ilin, ĉu ili ne havas ian supozon, kiu --- ekzemple el la alia sekto --- povus esti ŝtelinta la kaktojn de Holben. Post kiam mi diris al ili, kiuj el niaj maloftaj kaktoj perdiĝis, ili deklaris kun nepra certeco, ke ne povis tiujn ŝteli iu membro de la sekto malamika, ĉar tie troviĝas ja nur duonkleruloj, fuŝistoj kaj neinicitoj, kiuj eĉ ne scias imagi, kio estas WislizenGraessner, por ne paroli pri Pilocereus fimbriatus; kaj koncerne la proprajn membrojn, ke ili garantias ties honestecon kaj noblecon; ke tiuj ne kapablas ion ŝteli, nature maksimume ian kakton; tamen se iu el ili tian Wislizen havus, ke li certe montrus ĝin al la ceteraj por adorado kaj religiaj orgioj, sed al ili, la prezidantoj, nenio simila estas konata. Poste ambaŭ honorindaj sinjoroj diris al mi, ke krom tiuj ĉi du publike agnoskitaj aŭ tolerataj sektoj ekzistas ankoraŭ kaktistoj sovaĝaj, kaj ke tiuj estas la plej malbonaj el ĉiuj; ili estas tiuj, kiuj pro sia pasieco ne povis akordiĝi kun la pli moderaj sektoj aŭ ĝenerale praktikas diversajn herezojn kaj perfortaĵojn. Kaj ke tiuj sovaĝaj kaktistoj estas nepre timindaj.

Post kiam mi do de la du sinjoroj foriris sensukcese, mi surgrimpis belan aceron en nia parko kaj meditis. Mi certigas vin, ke plej bone oni meditas en arbosupro; tie oni estas kvazaŭ deterigita; sentas sin iom balancata kaj samtempe rigardas ĉion el supera vidopunkto; mi opinias, ke la filozofoj devus vivi surarbe kiel orioloj. Kaj sur la acero mi elpensis certan planon. Unue mi iris de unu mia konato-ĝardenisto al alia kaj diris: "Kamaradoj; ĉu ne troviĝas ĉe vi kaktoj, kiuj putras? La maljuna sinjoro Holben bezonas tiajn por siaj eksperimentoj." Ĉi-maniere mi akiris plurajn centojn da kadukaj ekzempleroj kaj nokte subŝovis ilin en la kolekton de Holben. Du tagojn mi silentis, kaj la trian tagon mi presigis en ĉiuj ĵurnaloj la jenan sciigon:

LA MONDFAMAJ KOLEKTOJ DE HOLBEN ENDANĜERIGITAJ!

Kiel ni ekscias, grandan parton de la unikaj florvarmejaj de Holben infektis nova kaj ĝis nun nekonata malsano, importita verŝajne el Bolivio. La malsano atakas precipe kaktojn, procezas dum kelka tempo latente kaj pmste manifestiĝas kiel putrado de radikoj, kolo kaj korpo. Ĉar tiu ĉi malsano ŝajnas tre infekta kaj rapide disvastiĝas per ĝis nun ne difinitaj mikrosporoj (2), oni fermis la kolektojn de Holben.

Post proksimume dek tagoj --- dum la dek tagoj ni devis nin kaŝi, por ke la kaktistoj ne disŝiru nin per torento da informpetoj --- mi sendis al la ĵurnaloj novan sciigon:

ĈU ONI SUKCESOS SAVI LA KOLEKTOJN DE HOLBEN?

Kiel ni ekscias, difinis Profesoro Mackenzie en Kew la malsanon, kiu atakis la mondfamajn kolektojn de Holben, kiel specialan tropikan ŝimon (Malacorrhiza paraguayensis Wild.) kaj rekomendis priŝprucigi la atakitajn ekzemplerojn per la tinkturo de Harvard-Lotsen. La ĝisnunaj eksperimentoj kun tiu ĉi medikamento, kiujn oni nun grandskale faras en la kolektoj de Holben, estas tre efikaj. La solvaĵo de Harvard-Lotsen estas ricevebla ankaŭ ĉe ni en tiu kaj tiu entrepreno.

Kiam ĉi tiu artikolo aperis, sidis jam unu detektivo en tiu entrepreno kaj mi komfortigis min ĉe la telefono. Post du horoj telefonis al mi la detektivo: "Nu, sinjoro Holan, ni jam havas lin." Post dek minutoj mi tenis ĉe la kolumo malgrandan hometon kaj skuis lin.

" Sed, sinjoro, protestis la hometo, kial vi min skuas? Mi venas ĉi tien sole por aĉeti la konatan tinkturon de Harvard-Lotsen --

--- Mi scias, diris mi al li, tamen ĝi tute ne ekzistas, same kiel ne ekzistas nova malsano; sed estas vi, kiu iradis ŝteli kaktojn en la kolekton de Holben, vi diabla fripono!

--- Dio estu laŭdata, elspiregis la hometo, ekzistas do nenia malsano? Kaj mi dum dek noktoj ne povis dormi, timante, ke ĝin ricevos miaj ceteraj kaktoj!"

Tenante lin ĉe la kolumo, mi elportis lin en aŭton kaj veturis kun li kaj kun la detektivo al lia loĝejo. Ho, sinjoroj, tian kolekton mi ankoraŭ neniam estis vidinta; la hometo havis nuran malgrandan mansardon en Vysoĉany (3), nu, proksimume trioble kvar metrojn, en angulo surtere litkovrilon, tableton kaj seĝon, kaj la ceteran spacon plenigis nur kaktoj; sed kiaj ekzempleroj kaj en kia ordo! --- io simila estus ja apenaŭ trovebla aliloke.

"Do kiujn ekzemplerojn li forŝtelis de vi?" demandis la detektivo; kaj mi rigardis la friponon, kiel li tremas kaj englutas larmojn. "Ho, respondis mi al la detektivo, la valoro ne estas tiel granda, kiel ni konjektis; anoncu en la direkcio, ke la sinjoro forportis materialon en la valoro de kvindek kronoj, kaj ke lin kvitigos mi mem."

Post la foriro de la detektivo mi diris: "Nu, amiko, unue paku ĉion, kion vi forportis de ni." La hometo palpebrumis, estante eklarmonta, kaj flustris: "Sinjoro, mi pretas vin, ĉu vi ne permesus, ke mi prefere submetu min al karcerpuno?"

"Nepre ne! mi alkriis lin, unue vi devas redoni la ŝtelitaĵon." --- Li do elprenis unu poteton post alia kaj flankenmetis ilin; ili estis proksimume okdek, --- ni ne estis eĉ supozintaj, ke mankas al ni tiom da ekzempleroj; li verŝajne adis ilin forporti jam dum pluraj jaroj. Por akiri certecon, mi kriatakis lin: "Ha! ĉu tio ĉi estas ĉio?"

Nun superverŝis lin larmoj; li elprenis ankoraŭ unu neĝblankan De Laitii kaj unu cornigeron, metis ilin al la ceteraj kaj singultis: "Sinjoro, mi ĵuras, pliajn de vi mi ne plu havas."

--- Tio ankoraŭ evidentiĝos, tondris mi, sed nun diru al mi, kiel vi povis ilin de ni forportadi?

--- Jen kiel mi tion faris, li stumble diris kaj lia Adam-pomo saltmoviĝis de eksciteco. Mi... mi nome surprenis tiun veston...

--- Kian veston?" krias mi. Nun li ruĝiĝis de obseda embaraso kaj balbutis:

--- Pardonu, virinan veston.

--- Homĉjo, mi miras, kaj kial ĝuste virinan veston?

--- Ĉar, tremparolis li, tian nejunan virinon neniu funde atentas, kaj krome --- li diris preskaŭ triumfe --- estas ja memkompreneble, ke neniu suspektus pri tia afero virinon! Sinjoro, virinoj havas ĉiajn eblajn maniojn, sed neniam sin okupas pri kolektado! Ĉu vi iam vidis virinon, kiu posedus kolekton da poŝtmarkoj aŭ skaraboj aŭ inkunabloj (4) aŭ similaj aĵoj? Neniam, sinjoro! Al la virinoj mankas la koncernaj fundeco kaj --- kaj --- pasio. La virinoj estas tiom sobraj, sinjoro! Sciu, ke tio estas la plej granda diferenco inter ni kaj ili: ke nur ni fondas kolektojn. Mi konjektas, ke la universo estas nur kolekto da steloj; ekzistas ia vireca Dio, kaj tiu kolektas mondojn; tial ili estas tiel terure multnombraj. Mil diabloj, se mi havus tiom da spaco kaj da rimedoj kiel li~Ĉu vi kredas, ke mi elpensas novajn kaktojn? Kaj nokte mi sonĝas pri ili; ekzemple pri kakto, kiu havas orajn harojn kaj genciane bluajn florojn -- mi donis al ĝi la nomon Cephalocereus nympha aurea Racek -- mia nomo estas ja Raĉek, bonvolu kompreni; aŭ Mammillaria colubrina Racek; aŭ Astrophytum caespitosum; Racek; sinjoro, en tiu ĉi sfero ekzistas miraklaj eblecoj! Se vi scius.

-- Ĉesu, mi interrompis lin; kaj en kio vi kutimis la kaktojn forporti ?

-- Pardonu, en la ĉebrusto, li diris honteme. Kia ĝuo, esti de ili pikata!

Kredu al mi, ke mi ne plu kuraĝis la kaktojn de li forpreni. Aŭskultu, mi diris al li, mi veturigos vin al la maljuna sinjoro Holben, kaj tiu forŝiros ja ambaŭ viajn orelojn. -- Ho, sinjoroj, vi apenaŭ kredus, kia paro el tiuj du fariĝis! La tutan nokton ili pasigis en la florvarmejo, ĝis ili estis revuintaj la tridek ses mil potetojn. "Holan, diris al mi la maljuna sinjoro, jen estas la unua homo, kiu scias taksi la kaktojn." Kaj antaŭ ol pasis monato, la maljuna sinjoro Holben kun ploro kaj beno ekspedis tiun Raĉek en Meksikion, por ke li tie kolektadu kaktojn; ambaŭ nerefuteble kredis, ke en tiu lando ie kreskas Cephalocereus nympha aurea Racek. Ne forpasis ankoraŭ tuta jaro, kiam ni ricevis strangan sciigon, ke sinjoro Raĉek tie pereis per bela kaj martira morto. Ĉe iu indiana gento li trovis ties sanktan kakton Ĉikuli, kiu estas, bonvolu kompreni, propra frato de Dio la Patro, kaj li ĝin aŭ ne riverencis, aŭ eĉ forŝteiis; la indianoj sinjoron Raĉek unuvorte katenis kaj sidigis lin sur ekzempleron de Echinocactus visnaga Hooker, kiu estas granda kiel elefanto kaj provizita per dornoj longaj kiel rusaj bajonetoj, sekve de kio nia samlandano, rezignaciinte pri sia sorto, ellasis for sian spiriton. Jen kia do estis la fino de la kaktoŝtelisto."


Piednotoj

(1) Glokiso : hokforma harego (karakteriza por pluraj specioj de la kaktacoj).
(2) Mikrosporo : speco de sporo.
(3) Vysoĉany estas kvartalo de Prago.
(3) Inkunablo: presaĵo de antaŭ la jaro 1500.

Fina noto: Ĉehajn nomojn oni en eksterlando ofte presas aŭ skribas sen la apartenaj supersignoj. Ĉi tiun fakton sprite aludas la aŭtoro, uzante la nomon Raĉek (= "Kankreto") en la kripligita formo Racek (= "Mevo", "Laro"). (Rim. de la trad.)