Enkomputiligis Don HARLOW

La morto kaj d-ro Librum

de Robert BURNS

elskotigis Reto ROSSETTI

aperis en la nica literatura revuo, 3/2 paĝoj 60-65


En ĉi tiu paemo Burns satiras vilaĝon pedagogon, John Wilson, kiu por iom pligrandigi simn enspezon starigis spicbutikon, en kiu li komencis vendi ankaŭ drogojn, kaj poste pretendis eĉ preskribi kaj kuraci. Burns moknomas lin "D-ro Hornbook".

Hornbook signifas abocolibro, alfabetumo.

La libroj ofte nur mensogas.
Paroloj ankaŭ veron mokas;
iam eĉ pastroj sin delogas
    dum pi-ekstazo
kaj diras, kion ne apogas
    la sankta frazo.

Sed jena sperto iuvespere
al mi okazis, same vere
kiel loĝas Satano infere
    -- aŭ en Dublino.
(Ke li ĝisvenas nin, cetere,
    estas ĉagreno.)

Vilaĝe mi bieron trinkis,
sed min ebrio ne tre svingis:
mi ja zigzagis, sed ne blindis
    pri la direkto,
kaj arbojn, ŝtonojn mi distingis
    de gnom' kaj spektro.

La montojn mi rimarkis, ĉar
sur ili brilis la lunklar'.
1a lunokornojn sen erar'.
    mi nombri penis;
sed ĉu ĝi havis tri aŭ kvar
    mi ne divenis.

Post suprenmarŝo mi deklive
gravitis muelejon drive.
Per bastonpuŝ' mi min aktive
    de stumblo gardis;
sed, malgraŭ volo, jen pasive
    mi ekboardis.

Subite io ekaperis,
kio timige min ŝancelis:
falĉilo super ŝultro ŝvelis
    kun longa beko;
triforko ĉe la man' danĝeris
    sur bastonego.

Ĝi altis plenajn ulnojn du.
Strangega form' -- mi gvatis plu:
la ventro estis nur vaku',
    kaj ĝiaj gamboj
sin strekis magre, longe -- nu
    kvazaŭ du krampoj.

"Salut'!" mi diris. "Kamarado,
ĉu falĉns vi dum la sentado?"
Ĝi haltas kvazaŭ aŭtomato,
    sed ne palrolas.
Fine mi diris: "Nu do, frato,
    vi kien volas?"

Kavvoĉis ĝi: "Mi estas Morto.
Ne timu -- "Huj" mi diris, "for do!"
Ĉu marŝu mi al via korto
    por vivestingo?
Rezistos mi al tia sorto:
    vidu, jen klingo!"

-- "Amiko, for la tranĉileton,"
li diris. "Mi ja havus preton
rebati tian fuŝ-impeton.
    Mi vian ardon
Zorgas ne pli ol kraĉoĵeton
    trans mian barbon."

-- "Nu bone," diris mi kontente.
"La manon donu do konsente,
kaj ni sidiĝu kruretende;
    ĉar vi, ĉu ne,
ĉe l' homa gento lastatempe
    laboris tre!"

-- "Jes ja," li ĝemis, kappendole.
" Jam longan tempon mi deĵore
devas krudbate kaj strangole
    vivon forpreni.
Eĉ Morto devas perlabore
    sin vivoteni.

"De kvinmil jaroj -- iom pli --
mi buĉas jam laŭ profesi';
kaj ĉiam vane kontraŭ mi
    oni intrigas;
ĝis venis iu Librum -- fi,
    li min timigas!

"Jes, Joĉjo Librum de l' vilaĝo.
Diablo rostu lin en kaĝo!
Pro studo tra l' Galena paĝo
    tiel arogas
li, ke l' infanoj kun kuraĝo
    min puŝas, mokas!

"Jen, per ĉi forko, ĉi falĉilo,
mi murdis milojn laŭ deziro:
sed nun, pro la Libruma ŝmiro
    kaj kurac-kurso,
ili ne vundas pli ol spiro
    de fluga furzo!

"Hier' vespere ĵus, mi sobre
ĵetis la forkon belmanovre.
Malpli bonĵete mi jam ofte
    murdis -- sed ĝi
nur vibris sur la osto povre,
    nenio pli!

"Jen staris Librum, kies apliko
armis ĉi korpon, kun efiko
tia, ke l' forko post la piko
    malakris -- ta!
Ĝi por trapiko de brasiko
    ne taŭgis ja!

Kolere mi ekfalĉis vaste
kaj preskaŭ renversiĝis haste!
Sed la apotekist' aŭdace
    faris obstinon.
La klingo kvazaŭ batis face
    en granit-minon!

"Vidu, ĉi homo eĉ talentas
pri tiuj, kiuj al li fremdas.
Ili, kun sin kako, sendas
    brasikfolion.
Tuj la malsanon li flarsentas,
    donas pocion!

"Segiloj, kupoj kaj sifonoj,
skatoloj, klingoj kaj flakonoj
kun ĉiaj formoj kaj fasonoj
    ĉe li amasas;
kaj ĉiujn laŭ latinaj nomoj
    li flue klasas!

"Kalkojn el tero kaj arbaroj,
sal marinum el la maroj
kaj aqua fontis por gargaroj
    li havas kvante;
farina eĉ el pizoj, faboj,
    tuj laŭdemande!

"Estas eĉ novaj drog-formuloj:
ungo-pulvor' de forfikuloj,
alkala sal' el muŝ-fibuloj
    en fajna blanko;
pura urino de kukoloj
    sen ajna manko!"

Mi kriis: "Ve por tombo-Joĉjo:
al li rustiĝos la pioĉo!
Ln kampon, kie nun laŭ plaĉo
    bovidoj herbas,
disŝiros jam la plugilaĉo --
    nenio helpas!"

La monstro ekrikanis: "Hu!
Ne urĝas tia hot kaj pru.
La kampo ja fosiĝos plu,
    ĉar baldaŭ sur
la spaco svarmos tomba tru'.
    Atendu nur!

"Se mi mortigis sur litmolo
unun per tranĉo aŭ strangolo,
Librum hodiaŭ, pro fervoro
    de l' damna lerto,
sternis jam dek en mortotolo
    per drogrecepto!

"Teksisto brava, kiu trovis,
ke l' edzinlango tro sin movis,
por ŝia kapdoloro provis
    medikamenton.
L' edzino al la lit' sin ŝovis
    kaj en silenton...

"Misfarta iu lordo estis,
ia koliko lin molestis.
Lia solfil' al Librum gestis,
    pagis sufiĉon.
Pro ŝafoj du la filo festis
    sian lordiĝon!

"Knabino hela certan pomon
manĝis, kaj sentis etan vomon.
Por kaŝi sian hont-simptomon,
    al li ŝi paŝis.
La honton en eternan domon
    ŝi baldaŭ kaŝis.

"Per tiaj kazoj vi komprenas,
kiel ĉi Librum intervenas.
Tiel li buĉas kaj venenas
    kaj gajnas eĉ!
Sed min de mia predo ĝenas
    per sia feĉ'!

"Sed ĉit! mi jam rivelos savon
flustre en vian orelkavon.
Mi trafos tiun vantan pavon
    kun nepra bato,
kaj sternos lian fi-kadavron
    sur mortoplato!

"Vi ja ne elbabilos ĉu? --"
Sed ve, la turhorloĝo tuj
anoncis peze: unu, du.
    Do, sen eskorto,
mi migris mian vojon plu.
    Same la Morto.

Noto

La rimvorto tuj en la lasta strofo faras puran rimon kun ĉu per transpaŝo. Oni kvazaŭ legas "tu --- janoncis."