Enkomputiligis Don HARLOW

Marinjo

de Karolo PIĈ

originale aperis en la nica literatura revuo, 3/2 p. 59


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Via bildo jam estas iom kovrita per nuboj, per forgeso, malproksimo kaj tempaj ruboj.

lam dum bela printempfina tago ni iris al arbaro anstataŭ al lago.

Kaj tie nia klaso babilis kaj malmutis, kaj fine blindludon ni ekludis.

Vi estis blindumita per granda blanka tuko, kaj el via bela kapo estis videbla nur via nuko.

Senkonsile viajn manojn vi movis, kaj iun kapti vane vi provis.

"Glacio", "fajro", al vi konsile ni kriis, kaj eble tiam nian malblindecon vi enviis.

Fine ankaŭ al mi vi alvenis. Mi ne cedis. Kaj vi min ĉirkaŭprenis.

Vi estis la unua knabino, kiu min altiris al sia sino.

Kiam vi tion rimarkis, vi ja ruĝis, sed la rememoro pri tio de mi ne fuĝis.

Kaj ofte, kiam koren ŝutiĝas nokto kaj mallumo, refoje mi revas pri via arda, varma, knabina brakumo.