Enkomputiligis Don HARLOW

Vivo perdita

de Clelia GUGLIELMINETTI

(Mi ne estos patrino) (1)

aperis en la nica literatura revuo, 3/2 p. 57


Iam, kvazaŭ vualo
de matena nebulo
envolvanta feliĉan malproksiman
insularon,
eblan por mi havenon en futuro.
Sed nun la posttagmeza fulmotondro
skuas, ŝiras, dishakas, furiozas.
Pluvbatataj fantomas la insuloj
en nigra nubodenso,
nenio ol minacaj nudaj rifoj,
neatingeblaj formoj.
Kaj al aliaj
eble denove fariĝos haveno:
al mi, se ankaŭ tra gutantaj nuboj
de l' vespero briletos la sereno,
la feliĉaj insuloj,
espero senespera,
restos por ĉiam la vana fantomo
de tuta vivo.

Piednoto

(1) Tamen, fininte ĉi tiun poemon legu ĉi tiun.