Enkomputiligis Don HARLOW

Providenco

de Logan Pearsall SMITH

elangligis G. WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 3/2 p. 58


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Sed Dio min vidas; Li konas mian bonan naturon, kaj kiel mi gardas mian purecon inter ĉiaj abomenaj tentoj. Jen kial -- kaj tion mi sentas ĝis la kerno de miaj ostoj -- ia speciala Providenco zorgas pri mi, ia Anĝelo difinite sendita el la ĉielo por forigi ĉian danĝeron antaŭ miaj paŝoj. Ĉar neniam mi stumblas, nek pum-pumas en la ŝtuparoj, kiel la ceteraj homoj; en la vojkruciĝoj min renversas nek veturiloj nek omnibusoj, eĉ plej furioza vento mian ĉapelon ne forportas.

Kaj se iam timiga kosma perturbo min minacos, mi kredas, ke Dio ĝin vidos: "Haltu! Li krios de sia nepriskribebla trono, ne tuŝu mian Elektiton, mian Favorŝafidon, mian Plejamatan! Lasu lin trankvila, fulmotondro!"