Enkomputiligis Don HARLOW

Renkonto

de Aleksandro GIRGINOV

elbulgarigis Iv. H. KRESTANOV

originale aperis en la nica literatura revuo, 3/2 paĝoj 67-71


Tio, kion mi volas rakonti, okazis sur unu el la ekspresaj vaporŝipoj en Danubo.

Mi estis sola.

Estis monato Septembro. Bela, agrabla vespero. La blanka vaporŝipo fiere, kiel vera cigno, glitis kontraŭ la fluo de la riverego.

Unuj el la pasaĝeroj estis elirintaj supre sur la ferdeko; ili interparolis, ridis, trarigardis la ĉirkaŭaĵon, aliaj malsupre trinkadis bieron, iuj observadis la grandajn levilojn de la maŝino dronintajn en graso, kaj estis ankaŭ tiaj, kiuj en duondormo etendiĝadis sur la tolseĝoj kaj aspektis kvazaŭ frakasitaj de enuo.

Kompanio de hungaraj turistoj dancadis laŭ la sonoj de gramofono.

De ambaŭ flankoj la bordoj, kvazaŭ sur longa kinematografa rubando, vicigis unu post la alian, la mirinde belajn vidaĵojn de Kazan.

Haltante ĉe iu pli granda haveno, la bildo kaj la humoro ŝanĝiĝis; ĉiuj ni direktis rigardon al la kajo, kaj tie, amaso, bruo, portistoj, vendistoj de fruktoj, vojaĝantoj, adiaŭantoj, viroj, virinoj, infanoj... La maristoj ĵetadis ŝnuregojn, aliaj kontraŭflanke ilin kaptis, tintis ĉenoj kaj estis malsuprenigata la movebla ponteto. Unuj malsupreniris: ekscitiĝoj, larmoj, bondeziroj, kisoj...

* * *

Tremetis la orumitaj akvoj de Danubo. Antaŭ la sunsubiro la vaporŝipo malrapide kurbiris dekstren kaj haltis apud kajo, matgranda, senbrua haveno.

Vidalvide leviĝadis centjaraj arboj, inter ili -- interne -- videtiĝis blanka, senhoma vojo. Kia solena trankvileco, kia alloga loko!... Mi volemis ekkuri sur la ponteton kaj droni en la malluma ombro de tiuj arboj. Ĉu ne estas tie la sopirata feliĉo, kiun mi estis ekirinta serĉi sur la vasta tero?

Tiel mi meditadis, kiam sur ia ponteto el la flanko de la kajo aperis knabino vestita en bluo, ŝi disiĝis de tiuj, kiuj ŝin adiaŭis, du maljunaj geviroj kaj malsupreniris en la ŝipon. La lasta, restinte ankoraŭ unu minuton, sin forŝiris de la bordo kaj ree ekglitis enmeze de la riverego.

Kiam la gemaljunuloj sin fortiris de la pontono, la knabino ĉesis svingi sian naztukon kaj eniris internen.

Sunsubiro. Ni naĝadis kvazaŭ meze de fandita oro. Enblovis trankvila venteto. Mi restis ankoraŭ longe sur la ferdeko.

Je la alia mateno, post la matenmanĝo, mi renkontis la knabinon supre. La rigardo de ŝiaj kolombaj okuloj trankvile observadis la kontraŭan bordon.

Post longa hezitado mi kuraĝis ekparoli kun ŝi. Vojaĝante la homoj estas pli societamaj, ilin ligas la komuna vojo kaj la bezono pasigi la tempon pli nerimarkite. El la sperto de mia longa vagado mi scias, ke en tiaj okazoj la interparoloj estas pli liberaj kaj pli interesaj. La fraŭlino ne kun granda deziro respondis al miaj unuaj kelkaj demandoj, sed post ioma hezitado ŝi fariĝis tre parolema kaj la konversacio iris facile kaj agrable. De temp' al tempo ŝi ridetis kaj sur ŝiaj vangoj signetiĝis du delikataj kavetoj.

Ŝi estis pasiginta la someron ĉe sia onklino en monta urbeto sur la Karpatoj, post tio, ankoraŭ kelkajn tagojn ĉe aliaj siaj parencoj, tiuj samaj, kiuj hieraŭ vespere estis ĉe la haveno, kaj nun jam rehejmeniĝadis ĉe siaj gepatroj.

Ŝi parolis tre amuze, kun infana sincereco, propra al ŝiaj deksep jaroj. Ŝi rakontis al mi pri siaj ekskursoj en la montaro, pri siaj petolaĵoj en tiu arbaro apud la vilao, kie ŝi loĝis, pri la homoj en la fremda lando kaj ankoraŭ multon... Ŝia voĉo estis sonora; ŝi ofte superverŝiĝis per rido kaj ŝiaj vangoj flamiĝis.

Je tagmanĝo en la restoracio ni sidiĝis kune. Kaj poste ni iris denove supren. Ni ambaŭ parolis multe. Miaflanke mi rakontis al ŝi pri la vasta mondo, kiun mi vidis, pri tiu malproksima, nekonata al ŝi lando, pri tiu malgranda monta vilaĝeto, kie mi kreskis, pri mia nesatigebla soifo, kiun mi havas al la nedifinita, kaj kion mi estas irinta serĉi tra la mondo, kaj ankoraŭ pri kio ajn... Ni paroladis, kaj samtempe ni ambaŭ sentis, kiel niaj animoj konatiĝadis, kaj ni fariĝadis ĉiam pli proksimaj kaj pli proksimaj.

Sed, tamen, anu afero faris al mi impreson: kiom ajn ŝi parolis pri si mem, ŝi eĉ ne unufoje menciis la nomon de la urbo, al kiu ŝi veturis. Kaj kiam mi ŝin demandis, ŝi ŝajnigis, ke ŝi ne aŭdis min. Mi ripetis la demandon.

Ŝi respondis al mi:

-- Kial vi demandas?

-- Tio ĉi ja estas necesa por nia konatiĝo.

-- Tamen mi ne volas diri, tial ke vi tiom insistas.

-- Superflua singardemo, fraŭlino.

-- Eble.

-- Ĉu vi almenaŭ permesos al mi scii vian nomon?

-- Mi nomiĝas Leoni: nun, mi kredas, sufiĉas al vi nur tio.

Mi rezignis.

Leoni, kiel bela nomo!...

Alvenis la nokto. Mallumo. Estis sufiĉe malfrue. Ĉiuj pasaĝeroj iris malsupren. Ni restis solaj. Ekblovis vento, fariĝis malvarmete. Ŝiaj haroj ekflirtis kaj facile tuŝis mian vizaĝon.

Silento.

Estis aŭdebla nur la egalmezura bruo de la maŝinoj. La bordoj estis dronintaj en mallumo; ie malproksime tremetis lumetoj.

-- Mi frostas... -- apenaŭ flustris ŝi kaj premiĝis pli proksimen al mi.

-- Leoni!...

Silento, ebriiga, sorĉa...

Subite, apud ni, kvazaŭ iu laŭte bruridegis. Ni ektremis. Ni ekaŭskultiĝis... Ne, tio estis la ondoj, kiuj ridante estis rakontantaj nian unuan kison...

Perdita mia, nun, skribante tiujn ĉi liniojn, kvazaŭ ree min blovetas la aromo de viaj disirintaj haroj kaj mi aŭdas la ridon de la ondoj... Ĉu iam mi povos forgesi tiun vesperon, la stelojn kaj la malhelajn bordojn de Danubo?

Malsupre delonge estis silentiĝintaj la gramofono, la rido kaj la kantoj de la pasaĝeroj.

La vento komencis fariĝi ĉiam pli malvarma.

-- Tempo jam estas nin retiri, -- ekparoletis ŝi kvazaŭ vekiĝinta de dormo.

-- Kara Leoni, ĉu nia renkonto restos nur ama sonĝo? ...Diru, ĉu vi amas min?

-- Mi pretas ripeti tion milfoje!

-- Tiam ĉu ni devas disiĝi kaj neniam plu renkonti nin? Leoni, diru, kie mi povos trovi vin.

-- Ĉu tio ĉi maltrankviligas cin, mia migranto? Estu trankvila. Mi ĵuras al ci, ke tiu ĉi renkonto estos la komenco de nia feliĉo. Morgaŭ ci ekscios, kiu mi estas, kaj kie ci min trovos.

-- Leoni, kial ci min tiel turmentas?

-- Por esti poste ankoraŭ pli feliĉa. Mi havas por ci surprizon. Kaj nun, bonan nokton!

-- Leoni!...

-- Ĝis morgaŭ! -- flustris ŝi, eltiris ŝi el mia ĉirkaŭpreno kaj malsupreniĝis per la ŝtuparo.

Ĝis morgaŭ! Kaj morgaŭ ni disiĝos, pensis mi. Ŝia vojo finiĝas. Ŝi malsupreniros, svingos kelkfoje sian tuketon, foriros tiel, kiel ŝi venis kaj forgesos min.

Sed kia ja estos la surprizo?

La matenon mi atendis ŝin. Ŝi baldaŭ alkuris jam preta por la foriro.

-- Ni disiĝas, -- diris ŝi premante miajn manojn. -- Post duonhoro ni alvenas en X... Jen, prenu, tio ĉi estas por ci.

Kaj ŝi ŝovis en la eksteran poŝeton de mia palto blankan koverteton.

-- La surprizo, kiun mi promesis al ci. Sed, antaŭ ol mi malsupreniros de la bordo, ci ne legos ĝin! Konsentite, ĉu ne?

-- Kompreneble, ĉar tio ĉi estas cia deziro. Sed mi ne povas kompreni kial.

-- Ci ekscios poste.

-- Ho, kiel ci scipovas turmenti!

-- Sed mi scipovas ankaŭ ami. Kaj ci, kiu scias, eble ci forgesos min.

-- Ho, Leoni! Kiel ci povis ekpensi...

-- Skribu al mi tuj. Malpacience mi atendos leteron de ci.

-- Jes, mi tuj skribos al ci. Ĉu ci ne forgesis skribi at mi cian adreson?

-- Ĉu eble?... Interne ci trovos ankaŭ ion alian, multe pli ol tio, kion ci atendas. Sed, sufiĉas, ni ne parolu pri tio.

Ŝi saltetis gaja, kontenta kaj ne ĉesis premi miajn manojn.

Kvazaŭ unu tutan vivon ni estus travivintaj kune kaj nun devus disiĝi.

Sed kion enhavas la letero? Mi brulis pro malpacienco. Ni alvenis en X... Ni disiĝis. Ŝi ekstaris sur la kontraŭa bordo kaj atendis mian forveturon.

Dio mia! kaj ĝis antaŭ unu tago ni eĉ ne sciis unu pri la alia, ke ni ekzistas en la mondo!...

Tranĉe fajfis la fajfilo de la manovrestro, tintis ĉenoj, oni levis la ponteton, malstreĉis la ŝnuregojn, ekbruegis la radoj en la ŝaumanta akvo, ekluliĝis la vaporŝipo kaj peze ektrerniĝis antaŭen.

Mi ne forigis la rigardon de la kajo: ĉiu momento estis kara por mi.

Mi dankas al ci, sorto, pro tiu renkonto!

Kara Leoni, ci do estis tiu nedifinita, kiun de tiom da jaroj mi migris, vagis por serĉi. Sed jen, finfine mi cin trovis... Kaj mi ĵuras, ke mi gardas cin por ĉiam!...

Miaj okuloj malsekiĝis...

Vidalvide unu knabino, vestita en bluo, alte svingis blankan tuketon.

Mi rapide eltiris la mian kaj ankaŭ eksvingis, kaj unu blanka koverteto ekflugis en la aeron kaj falis en la ŝaŭmantan akvon.

-- La leteron! -- ekkriis mi kaj delasis la manon.

La knabino vidalvide ankoraŭ longe, longe daŭrigis svingi.

La vaporŝipo kurbiris kaj ekiris laŭmeze de la riverego lasante post si blankan strion de ŝaŭmo.