Enkomputiligis Don HARLOW

Rimletero XX

de William AULD al Marjorie BOULTON

sendita 3.XI.1953

aperis en la nica literatura revuo, 3/2 p. 74


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Do per demando mi vin spronas:
ĉu l' Homo origine pekas
(kiel kristana mit' substrekas)?
aŭ (laŭ la Kung'a tezo) bonas?

Mian sintenon vi jam konas,
sed ĉu ĝi diskutemon vekas?
jen per demando mi vin spronas:
ĉu l' Homo origine pekas?

Ĉu oni de l' naskiĝ' friponas
nature, kiel oni fekas?
(Ne diru, ke la temo sekas!)
Nenion novan vi proponas,

do per demando mi vin spronas.