Enkomputiligis Don HARLOW

Rimletero XXII

de Marjorie BOULTON al William AULD

sendita 4.XI.1953

aperis en la nica literatura revuo, 3/2 p. 75


Jam denaskiĝe bonintenca,
la Homo volas agi bone;
li sin pravigas eĉ impone
pro malkomforto konscienca;

sed febla, tima aŭ sensenca;
li ofte agas nur fripone;
Jam denaskiĝe bonintenca
la Homo volas agi bone.

Eĉ se la Mondo per potenca
bombo disfalos, kaj milone
tranĉiĝos mole kaj melone,
eĉ tion faros -- frat' parenca,

jam denaskiĝe bonintenca.