Enkomputiligis Don HARLOW

Rimletero XXIX

de William AULD al Marjorie BOULTON

sendita 16.XI.1953

aperis en la nica literatura revuo, 3/2 p. 77


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Nin regas fine apetitoj,
instinktoj kaj similaj pestoj,
ĉar ni finfine estas bestoj --
eĉ pli malbone: parazitoj.

Ho, tio estas simple mitoj,
kio stimulas al protestoj:
"Nin regas, fi! ne apetitoj,
instinktoj kaj similaj pestoj!"

Ni babilaĉas pri spiritoj,
ni pozas kun patosaj -- gestoj,
kaj pave baŭmas niaj krestoj;
sed malgraŭ tiaj hipokritoj

nin regas fine apetitoj