Enkomputiligis Don HARLOW

Rimletero XXV

de William AULD al Marjorie BOULTON

sendita 9.XI.1953

aperis en la nica literatura revuo, 3/2 p. 75


Klaketu æi tie por Latin-3 literaro Klaketu æi tie por versio unikoda

Mian demandon vi respondis --
kaj tuj la temo estas eks!
Problemon de volum-ampleks'
vi je rondelo trafe tondis,

kaj fundon de l' enigmo sondis!
Mi sidas mire en perpleks'
mian demandon vi respondis --
kaj tuj la temo estas eks.

Kaj tamen nova pens' ekondis
en mia fantazi-kompleks'!
æu en malsato, timo, seks' --
aý kio -- homaj pekoj fontis?

Mian demandon vi respondis.