Enkomputiligis Don HARLOW

Rimletero XXVIII

de Marjorie BOULTON al William AULD

sendita 14.XI.1953

aperis en la nica literatura revuo, 3/2 p. 77


Se scius mi, mi estus bona,
kaj mi ne estas, laŭ honesto.
Bonaj intencoj, fia resto
de io stulta aŭ fripona,

ĉu apetito subkalsona,
ĉu nur restaĵo de la besto?
Se scius mi, mi estus bona,
kaj mi ne estas, laŭ honesto!

Ĉu nur ekstera fort' demona?
Aŭ ĉu interna, mensa pesto?
Kukolo en la nobla nesto?
Metodon por la viv' ikona

se scius mi, mi estus bona!