Enkomputiligis Don HARLOW

Rimletero XXVII

de William AULD al Marjorie BOULTON

sendita 12.XI.1953

aperis en la nica literatura revuo, 3/2 p. 76


Sed kial tiu mank' persistas?
Ankoraŭ ne klariĝis tio
en via trafa teorio;
kial ni tentojn ne rezistas,

kial entute tent' ekzistas?
Jes, nepre mank' de simpatio,
sed kial tiu mank' persistas?
Ankoraŭ ne klariĝis tio,

ke timo rojnas, kaj insistas
la egocentro de la mio
sin gardi en ĝangal-socio.
Pia kristan' jesuo-kristas --

kaj tamen tiu mank' persistas !