Enkomputiligis Don HARLOW

Rimletero XXVI

de Marjorie BOULTON al William AULD

sendita 10.XI.1953

aperis en la nica literatura revuo, 3/2 p. 76


Por mi, la peko estas manko
de imagpovo simpatia;
nur kontraŭ iu hom' alia
ni povas peki, ne en ŝranko.

Por pastro, estas pek' maldanko
kontraŭ la Hipoteko Dia --
por mi, la peko estas manko
de imagpovo simpatia.

Nigro ne estas, kie1 blanko,
vera koloro, ne, nenia.
Strebo boncela kaj konscia
estas la pozitiva flanko.

Por mi, la peko estas manko.