Enkomputiligis Don HARLOW |
Tuberkulozo de la Ter' -- jen la homarnaturo trista: ni estas nur malsano hista de l' organismo de l' Mister', ĝis nun ne rimarkebla per la sankontrolo kuracista. Tuberkulozo de la Ter' -- jen la homarnaturo trista. Projektas ie, kun esper', giganta Io, kunekzista... dum kreskas, lanta sed persista, tuber' kolosa en l' afer' : tuberkulozo de la Ter'. |