Enkomputiligis Don HARLOW

Rimletero XXXIII

de William AULD al Marjorie BOULTON

sendita 23.XI.1953

aperis en la nica literatura revuo, 3/2 p. 79


Kaj samprobable porkoj flugos!
Kial cinike? -- min doloras,
ke homaj agoj ne valoras,
nin bagateloj ĉiam jugos --

ĉar ankaŭ mi nur vane plugos!
Pri homa gravo vi fervoras,
sed samprobable porkoj flugos!
Kial cinike? -- min doloras...

Malvasto homa centrifugos
eĉ se ni kredas kaj laboras.
Pro l' Virtosuno, kiu oras,
vizaĝo de la ter' lentugos?

Aj! samprobable porkoj flugos...