Enkomputiligis Don HARLOW

Rimletero XXXII

de Marjorie BOULTON al William AULD

sendita 21.XI.1953

aperis en la nica literatura revuo, 3/2 p. 79


Ne, ne, poeta Virtuozo!
Ne tiom iĝu ni cinikaj;
Ne, Homoj stultaj, fanatikaj
estas, sed Homo estas rozo

pli ol sur ter' tuberkulozo,
kaj personecoj ja unikaj;
ne, ne, poeta Virtuozo,
ne tiom iĝu ni cinikaj!

Antaŭen! en heroa pozo
ni staru, fuŝaj kaj tragikaj.
Ni ŝajnas eble lunatikaj,
sed eble restos en neŭrozo

ne nepo eta, Virtuozo!