Enkomputiligis Don HARLOW |
Porke ni vivu, kun espero ke lante kreskas la flugiloj -- certe tra pentoj kaj humiloj sed ankaŭ per alia vero; de viva bono iu ero floras en ĉiu el la miloj; porke ni vivu, kun espero ke lante kreskas la flugiloj; per arto, amo kaj sincero laboru ni, simi-gefiloj, tra la doloroj, malfaciloj, pli en kompato ol kolero -- por ke ni vivu kun espero. |