Enkomputiligis Don HARLOW

Rimletero XXX

de Marjorie BOULTON al William AULD

sendita 17.XI.1953

aperis en la nica literatura revuo, 3/2 p. 78


Sed apetito povas esti
la sola paradiz' surtera,
kvankam ne nuba kaj etera --
pri tio povas mi atesti

Bestoj, ni devas iom besti;
ne estas hom' spirit' aera,
sed apetito povas esti
la sola paradiz' surtera.

Pastro ne povas trafe gesti
minace pri la flam' infera.
Ne estas, en la mond' sufera,
multo, por nin lumege vesti --

sed apetito povas esti.