Enkomputiligis Don HARLOW

Rimletero XXXV

de William AULD al Marjorie BOULTON

sendita 27.XI.1953

aperis en la nica literatura revuo, 3/2 p. 80


Antaŭ la firma optimismo
mi kief ĉiam, Manjo, cedas.
Kvankam espero min nur tedas
pro l' okazonta kataklismo,

Kvankam mi staras ĉe abismo,
vi kredu, eĉ se mi ne kredas.
Antaŭ la firma optimismo
mi kiel ĉiam, Manjo, cedas.

Kvankam mi staras ĉe abismo,
kaj vivsensenco min obsedas
kaj mi esperon ne posedas,
ho vivu, vivu altruismo,

ankaŭ la firma optimismo!