Enkomputiligis Don HARLOW

Kanto pri sairo

de SATO Haruo

eljapanigis MIJAMOTO Masao

aperis en la nica literatura revuo, 3/2 paĝoj 65-66


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Ho ve, ve,
vi, vent' aŭtuna!
Kompaton se vi havas, transe diru:
-- Vidis mi jen viron,
kiu ĉe la vespermanĝo nuna
sola manĝas do sairon,
kaj meditas pri l' fortuna.

Sairo, sairo!
Ho, en la hejmlok' de tiu viro estis la kutim' de manĝo:
sairon manĝi kun sur ĝi ŝprucita la acida suko el oranĝo.
La kutimon miris, kuriozis kaj admiris iam la virino,
kaj ho, kiomfoje ŝi preparis tablon kun aranĝo verda laŭ kutimo!
Nun, kiam tiu ĉi edzino forlasota de la viro edza
kun la viro, perfidita de l' edzino, sidas al la manĝotablo meza,
knabino, kiu havas patron kun la koro rigoreca,
malfacile manipulas etajn la haŝiojn sur sairo,
propanas la intestojn al li, kiu estas ne la propra patro, sed alia fremda viro!

Ho ve, ve,
vi, vent' aŭtuna!
Rigardis vi familiaran
la rondon, certe, aman sed ne ordinaran.
Jen dezir'!
Almenaŭ per dir'
min atestu, ke la rond' momenta estis en realo, sed ne en delir'!

Ho ve, ve,
vi, vent' aŭtuna!
Kompaton se vi havas, transe diru
al la edzinoj, kiuj sian edzon ja ne perdis,
kaj al la infanoj, kiuj sian karan patron perdi ja ne spertis:
-- Vidis mi jen viron,
kiu ĉe la vespermanĝo nuna
sola manĝas do sairon,
lasas larmojn pro l' fortuna!

Sairo, sairo!
Ĉu la sairo estas sala aŭ amara?
Kie estas tia loko kun kutim', ke oni sur sairo
la varmajn larmojn ŝprucas kaj manĝadas kun ĝi en suspiro?
Ho ve, ve
mi volas tion ĉi demandi al vi, kara!