Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Poeziaĵoj (Julian TUWIM)

de K. R. C. STURMER

originale aperis en la nica literatura revuo, 3/2 paĝoj 73-74


Poeziaĵoj. Julian Tuwim. Eldonejo Polonia, Foksal 18, Varsovio. 1956. 130 paĝoj. Prezo: 1,50 dolaroj usonaj.

Julian Tuwim estis pola poeto kiu naskiĝis en Lodz, la Manĉestro de Polujo, en 1894, kaj mortis en la bela loko Zakopane en 1953, atinginte grandan literaturan bonfamon en sia lando kaj en la mondo ĝenerale. Britoj vidu la aludojn al li, kaj al lia pli aĝa amiko kaj kolego, Leopold Staff, en la eminenta enciklopedio Chambers (ĉejmbers) sub rubriko Pola Literaturo. Li ankaŭ tradukis el Horaco, Puŝkin, Majakovski kaj Longfellow. Aparte simpatia, ĉar li iĝis adepto de Esperanto en 1910, kaj ĝis 1914 dediĉis sin al tradukoj en nian lingvon el diversaj poetoj, el kiuj oni represas en la jena volumo dek de polaj, kaj unu de franca poeto, Rimbaud.

Precipe tamen la libro konsistas el la poemoj de Tuwim en la pola lingvo, dum la periodo 1918 ĝis 1950, tradukitaj de diversaj polaj Esperantistoj, inter kiuj mi plezure rekonas la nomojn de amikoj malnovaj kaj novaj, kiel Leo Belmont, Lejzerowicz, Hodakowski kaj Marek Wajsblum.

La enkonduko estas iom ne kontentiga. Ĝi informas nur parte pri la fono kaj vivo de Tuwim, kaj komentas pri lia verkado en frazoj, kies signifoj estas neniel klaraj aŭ komprenigaj. La arto prezenti la vivon kaj signifon de nacia verkisto al tutmonda legantaro, tiu arto estas la plej neglektita en la literaturo de Esperanto. Kompare kun ĝi, la romano kaj la recenzado estas fakoj maturigitaj! Ŝajnas, ke evoluas nur la versoj.

Pri la poemoj mem mi dirus, ke plejmulte ili ŝajnas klasikaj, ĉastaj, formalaj poemoj pri formalaj temoj: Kristo, la patrino, judtombejo, najtingalo, la vento, amo kaj kamparo, ĉielo kaj tero. Unu el la plej interesaj, Al la Filino en Zakopane, enhavas mencion de Lenin, kaj pruvas, ke la poeto kore akceptis la novan formon de la socio en Pollando. Unu sekcio konsistas el poemoj por infanoj.

Se mi trovas la poemojn mem malmulte interesaj, kulpas eble tio, ke la poemoj perdis multon eĉ en plej kompetenta traduko, eble mia gusto, eble ia manko de faka apreckapablo. Por mi ili estas sensukaj, palaj, malnetaj.

La volumo estas historie grava, kaj laŭ sia luksa formo ĝi estas bela ornamo al la librobreto. Unu fotografa bildo trafe prezentas la verkiston. La artan kovrilon ankoraŭ pliriĉigus ia klarigo pri ĝia signifo.