Enkomputiligis Don HARLOW

Aŭtuna kanto (1)

de Paul VERLAINE

elfrancigis KALOCSAY Kálmán

aperis en la nica literatura revuo, 3/2 paĝoj 43-44


La velk-sezon'
Per violon'
Ĝemosona
Vundas ĉe l' kor'
Min per langvor'
Monotona.

Sufoke nun
Kaj pale, dum
Tintoj horaj,
Memoras mi
Kaj ploras pri
Tagoj foraj.

Mi vagas, jen
Zigzagas en
Vento forta
Kun svena fal',
Simile al
Frondo morta.

("Saturnaj Poemoj", Malgajaj Pejzaĝoj, V., trad. K. Kalocsay)


Piednoto

(1) Muzikigita, inter aliaj, de G. Fauré.