Enkomputiligis Don HARLOW

La faŭno

de Paul VERLAINE

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

aperis en la nica literatura revuo, 3/2 p. 45


Maljuna faŭno el marmor'
Ridante inter l' evonim'
Aŭguras ŝajne mison por
Sekvo de tiu ĉi pilgrim'

Gvidinta en serena hor',
Melankoliajn, vin kaj min
Ĝis jena tago, kiu for --
Dancas je l' bru' de tamburin'.