Enkomputiligis Don HARLOW

Antaŭ ol via fortuno...

de Paul VERLAINE

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

aperis en la nica literatura revuo, 3/2 paĝoj 47-48


Antaŭ ol via fortuno,
Pala stelo de l' maten',
    -- La koturno
Kantas, kantas en l'aven' --

Montru do al la poeto,
Kiu ŝvebas en amriĉ',
    -- L' alaŭdeto
Ĉieliras kun tagiĝ' --

Montru plu vian rigardon
Droniĝantan en lazur' ,
    -- Kian ardon
Ĉe la ĝoja grenmatur'! --

Poste mian penson tie
Lumetigu, for de ĉi,
    -- Ros' gracie
Brilas sur la trifoli' --

En la sonĝo, kie ĉaste
Movas sin mia trezor' ...
    -- Haste, haste,
Ĉar jen venas suna or'!

("La Bona Kanto", V. Muzikigita de Fauré.)