Enkomputiligis Don HARLOW

Green (1)

de Paul VERLAINE

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

aperis en la nica literatura revuo, 3/2 p. 49


Jen fruktoj, floroj, branĉoj kaj folioj kaj ankaŭ
Kor' mia, kiu batas por sola vi, sen lac'.
Ne ŝiru ĝin humilan per viaj manoj blankaj
Kaj al l' okuloj belaj agrablu la donac'.

Mi venas, tutkovrita ankoraŭ de rosgutoj,
Kiujn je l' frunt' frostigas la vento de l' maten'.
Nur, ĉe piedoj viaj mi revu pri l' minutoj
Karaj, kiuj abundos je refreŝiga ben'.

Sur vian junan bruston ruliĝu mia kapo,
Kie de l' lastaj kisoj ankoraŭ eĥas bru';
Ĝin lasu kvietiĝi de l' bona ŝtormofrapo,
Kaj mi nur iom dormu, ĉar vi ripozas plu. (5) .

("Romancoj..." Akvareloj, l.)


Piednoto

(1) La titolo, en angla lingvo, signifas: verda aŭ verdaĵo. Muzikigita de Fauré kaj de Debussy.