Enkomputiligis Don HARLOW

Mia intima revo (1)

de Paul VERLAINE

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

aperis en la nica literatura revuo, 3/2 paĝo 43


Ofte, en sonĝo strange akuta, al mi venas
Virino nekonata, amate kaj amante,
Kiu je ĉiu fojo ne estas mem konstante
La sama, nek alia, sed amas kaj komprenas.

Ĉar ŝi ja min komprenas, kaj ve! nur ŝi divenas
Pri mia kor', ĉesinta esti problemo sole
Por ŝi, kaj mian ŝvitan kaj palan frunton mole
Ŝi sola refreŝigas per ploroj, kaj min benas.

Ĉu bruna, blonda, rufa? Mi jam ne scias plu.
La nomo -- mi memoras -- sonore, milde ravas,
Kiel la nom' de l' karaj, kiujn la Viv' forsendis.

Rigardo ŝia estas rigardo de statu',
Kaj ŝia malproksima, trankvila voĉo havas
Modulon de l' amataj voĉoj, kiuj silentis.

("Saturnaj Poemoj", Melancholia II, III, kaj VI.)


Piednoto

(1) Helpis al mi la traduko de K. Kalocsay (Eterna Bukedo p. 225).