Enkomputiligis Don HARLOW

Lunklaro (1)

de Paul VERLAINE

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

aperis en la nica literatura revuo, 3/2 paĝoj 44-45


Via anim' -- pejzaĝo elektita,
Kiun ĉarmadas maskoj Bergameskaj,
Dancantaj, liutantaj kaj jam preskaŭ
Tristaj sub sia travestio sprita.

Kaj kanzonante laŭ minora modo
Pri venka am' kaj vivo sen klopodo,
Ili ne ŝajnas kredi, ke feliĉas,
Kaj kant' ilia al la lun' miksiĝas,

Al la kvieta, bela lunoklaro,
Kiu revigas birdojn en arbaro
Kaj fontanojn plorigas en ekstazoj,
Fontanojn sveltajn inter marmorvazoj.

Piednoto

(1) Muzikigita de G. Fauré kaj de Cl. Debussy.