Enkomputiligis Don HARLOW

Mandolino (1)

de Paul VERLAINE

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

aperis en la nica literatura revuo, 3/2 p. 45


La serenadantoj kline
Al la belaj aŭskultantaj
Interflirtas molrutine
Sub la branĉoj flustre kantaj.

Estas Tircis kaj Arninda
Kaj Klitandro plu kaj Damis,
Kiu por pli ol malmilda
Unu koro verse flamis.

Silkaj vestoj ĝistaliaj,
Trenaĵroboj longafluaj,
Ĝoj' kaj elegant' iliaj
Kaj iliaj ombroj bluaj

En ekstaza rond' sin kirlas
Sub rozgriza luna lumo,
Dum la mandolino lirlas
Ĉe l' zefira trema zumo.

Piednoto

(1) Muzikigita de Fauré, Debussy k.a.