Enkomputiligis Don HARLOW |
Memor', memoro kial vi tentas min? Aŭtuna Blovo flugpelis turdon tra la aer' sentona, Kaj tuŝis sun' per ia radio monotona L' arbaron flaviĝatan je l' vent' maloportuna. Ni paŝis ambaŭ, solaj, en ia revo vanta, Ŝi apud mi, kun haroj kaj pens' en taŭzo venta. Subite, dum min serĉis rigardo elokventa: "Vian plej belan tagon?" la voĉ' el or' vivanta Demandis, voĉo milda, sonora kaj anĝela. Respondon al ŝi donis mia ridet' leĝera Kaj ŝian hlankan mnnon mi kisis, religie. -- Ha ! Kiel fruaj floroj odoras delikate! Kaj kiel ĉarme sonas kaj flustras, ha! magie, L' unua jes el lipoj amataj aŭskultate! |