Enkomputiligis Don HARLOW

Ploras en mia koro...

de Paul VERLAINE

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

aperis en la nica literatura revuo, 3/2 paĝoj 48-49


Ploras en mia koro,
Kiel sur l' urbo pluvas.
En kia do langvoro
Ekdronas mia koro?

Ho milda pluva bruo
Sur ter' kaj-sur tegmentoj !
Por koro en enuo
Ho kanta pluva bruo!

Ploras en kor' sen kaŭzo
(Ĝin ne perfidis iu)
Sen kaŭzo kaj en naŭzo,
Ĉi plor' estas sen kaŭzo.

Plej akra la ĉagreno
Ne scii, kial havas,
Sen am' kaj abomeno,
Kor' tiom da ĉagreno!

("Romancoj Sen Paroloj", Forgesitaj Arietoj 3.)