Enkomputiligis Don HARLOW |
En park' maljuna, frosta kaj silenta, Du ombroj pasis antaŭ temp' momenta. La lipoj -- molaj, la okuloj -- mortaj. Je l' vent' perdiĝas vortoj la malfortaj. En park maljuna, frosta kaj senhoma, Paseon sian vokis par' fantoma. -- Ĉu vi memoras ĉi ekstazajn horojn? -- Kial pretendns vi de mi memorojn? -- Batas la kor' je mia nom' resone? Ĉu min en sonĝ' vi vidas ĉiam? -- Ho ne. -- Aĥ, belaj tagoj, dum feliĉon festi La buŝo tuŝis buŝon! -- Povas esti. -- Aĥ, sub lazur' tiu espero granda! -- Venkite fuĝis al ĉiel' nigranta... Kaj ili paŝis sur herbaĵo mala. Iliajn vortojn aŭdis nokta sola. |