Enkomputiligis Don HARLOW |
Somero
L' esper' briletas, kiel pajlero en stalbudo. Kial vi timas vespon en ĝia flug' ebria? Vidu: sunpolvo ĉiam vibras el truo ia. Kial ne dormi do, kun surtable la kubuto? Povra animo pala, l' akvon de l' frosta puto Ja trinku; poste dormu. Nu, vidu, mi plu restos Kaj mi dorlotos revojn viajn, dum vi siestos, Kaj vi zumkantos, kiel infan' en lula ludo. Sonas tagmez'. Mi petas, foriru, sinjorin'; Li dormas; vere, paŝoj virinaj, kredu min, Resonas en la cerbo de povra mizerulo. Sonas tagmezo. Mi ĵus akvigis en la ĉambro. Dormu ! L' esper' briletas, ŝtonet' en fos-angulo. Aĥ! kiam refloriĝos la rozoj de Septembro! |