Enkomputiligis Don HARLOW

Sordine (1)

de Paul VERLAINE

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

aperis en la nica literatura revuo, 3/2 p. 46


En kvieto, duonlume
Sub la alta branĉtegmento,
Sorbu nia am' konsume
La profundon de l' silento.

Ni ekstaze fandu korojn,
Sensojn kaj animojn niajn
Inter svagajn ĉi langvorojn
Arbutujajn kaj piniajn.

Duonfermu la palpehrojn,
Al la brust' la brakojn metu,
Kaj el koro, jam sen febroj,
Ĉian volon nun forĵetu.

Ni nin lasu al obsedoj
De l' zefiro, kiu milde
Lulas je viaj piedoj
Rufan herbon ondobilde.

Kaj, dum de l' kverkar' vespero
Sinkos en solena fala,
Voĉ' de nia malespero,
Kantos ia najtingalo.

Piednoto

(1) Muzikigita de Fauré, Debussy k.a. Helpis al mi la antaŭa traduko de G. Mattos.