Enkomputiligis Don HARLOW

Post tri jaroj

de Paul VERLAINE

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

aperis en la nica literatura revuo, 3/2 paĝo 42


Puŝinte la pordeton, kiun la temp' ŝancelas,
Mi repromenis en la malvasta postĝardeno,
Kiun lumigis milde la suno de l' mateno,
Per kiu ĉiu floro humide, glime stelas.

Neni' ŝanĝiĝis. Ĉion revidis mi: fidelas
La vita laŭb' humila kun seĝoj el vimeno...
Plu flustras la fontano arĝente ĉe l' baŝeno,
Kaj de l' tremol' maljuna ĉiama plendo elas.

La rozoj, kiel iam, flagradas; kiel iam,
Vento balancas pompe la fieron lilian.
Ĉiun alaŭdon tie ŝvebantan mi ja konas.

Eĉ mi retrovis tiun statuon de Veleda,
Kies kaduka gipso ĉe l' ale-fino tronas
-- Gracila, inter molo de la odor' rezeda.