Enkomputiligis Don HARLOW |
La senfoliaj arboj skeletas en aero; el bunto de somero nur restas nigraj farboj. La firmamento nigras, ne movas sin la tero, la gorĝo de pasero per trilo jam ne vibras. Al estingita torĉo la svaga pin' similas, en kiu jam ne brilas la vigla vivosorĉo. Al svena, lanta morto naturo nin konsilas, kaj faton ne utilas oponi nun per forto. Per dormo ni komencas eniri en nenion: por venki sugestion animo ne potencas. Ni vidas nin gorgoni la frostan letargion kaj sentas la devion de nia pov' rezoni... |