Enkomputiligis Don HARLOW

Ankoraŭ unu alian! ... (1)

originale aperis en la nica literatura revuo, 3/3 p. 98


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Du belulinetoj babilas:

-- Mi ĉiam hontas senvestiĝi antaŭ kuracistoj...

-- Ĉu vere? Kial do, karinjo? Finfine, ili estas viroj kiel la aliaj!


- Vi scias la novaĵon? Oni klaĉas, ke Antono laboras!

-- Ha! tiu ulo! Kion do li ne farus por mono!


La drinkejestro al sia edzino:

- Mi supreniras siesti. Vidu, kara, mi absolute ne kapablas restadi nenion farante.


Olivo rulfaras cigaredon, je la miro de Mario:

-- Nu, Olivo, ĉu vi estas sengroŝa?

- - Ho ne, sed mia kuracisto konsilis al mi fizikan ekzerciĝon.


Veturante de Nico al Marsejlo, Dominiko ekvidas avizon

"Atentu la vojon: laboroj!" -- kaj tuj li turnas la aŭton reen.


Turisto, en la Esterel-montoj, renkontas kampulon sidantan ĉe la vojrando.

-- Kion do produktas la lando?

-- He, respondas la kampulo, ne multon.

-- Tamen, tamen...

-- He, estas la kaŝtanoj.

-- Interese, sed ĉu ne estas malfacile ilin kolekti?

-- Ho ne! oni sternas grandajn tukojn sub la arboj, kaj, kiam blovas la vento, ĝi faligas la kaŝtanojn en la tukojn.

-- Sed, diras la turisto, se ne blovas vento?

-- Nu, diras la kampulo, tiam estas jaro kun malbona rikolto.


Piednoto

(1) Memore de la Marsejla kongreso, kompreneble!