Enkomputiligis Don HARLOW |
Ho migrant', mallaŭte paŝu: tie ĉi inter piaj patroj Kuŝas olda Meleagros milde sur la lulanta sin' De l' ripoz' eterna. Muzoj kaj la Amo dolĉe-amara Kaj Kharisoj sanktfavoraj dum lia vivo amis lin. Tyros vartis lin fidele, en Gadara li iĝis viro, Kaj en la insulo ĉarma Kos lin atingis la maljun'. Se vi estas siriano, diru "Selom!", kaj se fenico Diru "Aŭdonis!", kaj, greko, unu "Khajre!" vi diru nun. |