Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: La floroj de l' malbono

de Baldur RAGNARSSON

originale aperis en la nica literatura revuo, 3/3 paĝoj 107-113


Eldonejo Stafeto celebras la centan jarrevenon de la unua aperigo de "La floroj de l' malbono" per impona kaj zorga eldono de tiu ĉi ĉefverko de la franca literaturo. Neniam antaŭe oni prezentis al la esperantista publiko tradukon de la kompleta poemaro de mondfama aŭtoro. Neniam antaŭe sin kunigis tiom da talentaj Esperantaj verkistoj por tiel celkonscia traduklaboro. Kalocsay, Waringhien, Tarkony, Magda Carlsson, Hilda Dresen, Roger Bernard, Henri Vatré: jen nomaro garantianta laŭeblan sukceson de malfacilega tasko belliteratura.

Estas dubinde, ĉu iu unuopa libro povus fari tioman servon por la reputacio de Esperanto kiel "La floroj de l' malbono". T.S. Eliot nomis la poezion kaj lingvon de Baudelaire "la pleja alproksimo ĝis kompleta renovigo, kiun ni spertis". Lia versteĥniko ege influis francajn kaj anglajn poetojn. Li klopodis ne fari priskribojn, sed aktualigi spertojn per metaforoj kaj simboloj. Uzante bildojn el ĉiutaga vivo li levis ilin, igante ilin prezenti ion super si mem. Liaj precizaj, surprizaj kaj ofte paradoksaj metaforoj atingis rekonon kiel veraj analogoj. Dezirante esprimi sentojn kiel ekzaktajn spertojn, li multe uzis asociojn kaj respondojn inter sensaj reagoj kaj inter la ekstera kaj interna mondoj. Liaj imagoj, kvankam klaraj, ankaŭ celas "sugestivan magion". Modlinte tipon de poezio, kiu esprimas la komplikan sentemecon de modernaj intelektuloj, li fariĝis unu el la pioniroj de la franca simbolismo. Ke per Esperanto oni duplikatis la bodlerajn bildojn, devas levi la reputacion de nia lingvo ĝis novaj altoj.

Sed kiel sukcesas la tradukintoj transdoni la sencojn, elegantojn, etosojn de tiuj ofte unike majstraj poemoj? Anstataŭ nebule disrigardi la tuton ni koncentru nian atenton sur kelkajn unuopajn pecojn, kiuj laŭ mia opinio spegulas la ĝeneralan nivelon de la tradukoj. Ni regardu ekzemple unu el la plej elstaraj poemoj de la tuta kolekto, la soneton "La Malamiko":

Mia juneco estis tenebra ŝtormo nura,
Malofte tralumita de sunradioj fuĝaj;
Tian detruon faris la fulm' kaj pluvo dura,
Ke en ĝardeno restis nur kelkaj floroj ruĝaj.

Jen fine min l' aŭtuno de la ideoj tuŝas.
Nun devas mi la ŝpaton kaj la rastilon kapti,
Kaj, kie pluvtranĉitaj, tomb-grandaj kavoj kuŝas,
La inunditan teron por floro-bed' adapti.

Kaj kiu scias, eble en tiu humo drona,
Lavita kiel plaĝo, troviĝos la viv-dona
Mistika nutr' al miaj revataj novaj floroj?

-- Doloro, ho doloro! La Temp' la vivon mordas:
La Malamik' obskura, ronĝanta en la koroj,
El nia sang' perdita kreskadas kaj plifortas.

La traduko estas mirinde fidela al la originalo. Du epitetoj, cetere konvenaj, estas aldonitaj, "(sunradioj) fuĝaj" kaj "(pluvo) dura"; floroj anstataŭ la laŭvorta "frukto", kaj "pour rassembler à neuf" estas bele kaj sencofidele laŭ la kunteksto solvita per "por floro-bed' adapti". La versoj gracie fluas kaj donas impreson de alta poezio. Aparte mi volas rimarkigi pri tio ke en tiuj dekkvar versoj lokiĝas kvar neologismoj: tenebra, dura, obskura kaj ronĝi. Du el tiuj, "tenebra" (malluma) kaj "ronĝi" (mordeti) ne troviĝas en Suplemento de Plena Vortaro, sed estas klarigitaj en speciala glosaro. Tiu ŝato pri novvortoj konsiderinde ecigas la libron, kiu imponas per listo kun 86 novaj vortoj ne troveblaj en la Suplemento! Cetere ŝajnas laŭ detalaj indikoj, ke plej multaj el tiuj vortoj trovis favoron ĉe bonaj verkistoj kaj vortaristoj jam antaŭ longe, kvar eĉ ĉe Zamenhof. Neologismoj en malfacile tradukebla poezio estas neeviteblaj kaj en plej oftaj kazoj pravigeblaj. Se la tradukinto per vortoj kiel tenebra kaj ronĝi atingas iun specialan nuancon de la originalo alimaniere neatingeblan en la strikta kadro de la verso, ni ordinaraj legantoj neniel devas arogi al ni ataki lin kiel konspiranton kontraŭ la lingvo. Oni tro facile forgesas, ke ĝuste la pledantoj de novaj vortoj estas la samaj homoj, kiuj nun kaj antaŭe plej sindone laboris kaj laboras por Esperanto.

Sed ni revenu al la poezio: La Gigantino, poemo de elstarega originaleco; pletora volupteco simbolita kiel giganta ina figuro sin sternanta tra la kamparo, konturita de longaj ritmoj, la grandioza, indiferenta, nuda Tero mem:

" ... Vagadi laŭdezire sur formoj grandiozaj,
Grimpi al krut' de ŝiaj genuoj la kolosaj,
Kaj en somer' kelkfoje, sub la sufokaj flamoj

De l' sun', se ŝi sterniĝas tra l' kampoj pigro-lace,
Senĝene endormiĝi sub ŝiuj ombraj mamoj,
Kiel ĉe l' montpieda kabano kuŝas pace!"

Putraĵo: malmultaj verkoj en literaturo povas egali tiun famaĉan tour de force, kie la kontrastigoj kelkfoje estas tiel abruptaj, ke la menso de la ordinara leganto registras truquage -- ŝokon pro ŝoko --:

" ... Kaj tamen, vi similas al tiu ĉi malpura,
Al ĉi infekto abomena
Stel' de okuloj miaj, sun' de mia naturo,
Pasio mia, anĝel' serena!"

XXXIII: la metal-efika soneto inspirita de Jeanne Duval, la Nigra Venuso, -- vizio pri frida virineco brulanta per gemeca flamo:

" ... L'okuloj poluriĝis el sorĉa mineralo.
Kaj ĉi natur' simbola, ĉi tiu stranĝa mikso
De senmakula anĝelo kun la antikva sfinkso,

Ĉi tiu nura lumo, diamnnto, oro, ŝtalo,
Radias por eterne, laŭ stelo senutila,
Ln fridan majestecon de la virin' sterila."

La Balkono: kun la belsonaj ripetoj, perfekta ekzemplo de la inversigebla strofo por ensorĉantaj efikoj:

" Ho, la vesperoj lumaj de karbo arde-brula,
Kaj tiuj surbalkone sub rozvaporoj feaj!
Ho via koro bona! Ho sino dolĉe lula!
Diriĝis ofte aĵoj eterne senpereaj
En la vesperoj lumaj de karbo arde-brula."

La Kadro: miniaturo de perfekta ĉarmo kaj gracio diktita de la pura sento de lukso post la tensio sur la balkono:

" Eĉ al pentraĵo el penik' sublima
Apartan ĉarmon bela kadr' aldonas,
Per mi ne scias kia rav' ĝin zonas,
Ĝin izolante el natur' senlima;

Tiel orumo, mebloj, gem', koliero
Adaptis sin al ŝia belo rara,
Sen noci al ŝia bril' perfekte klara,
Kaj ŝajnis servi ŝin kiel bordero.

Ŝi eĉ jen ŝajnis kredi, ke sindone
Ŝin volas ami ĉio; ŝovis drone
En kisojn de la lin- kaj saten-reto

La belan nudon kun tremet' volupta,
Kaj ĉiu mov' , ĉu lanta, ĉu abrupta,
L' infan-gracion montris de simieto."

La Invito por Vojaĝo: unu el la plej dolĉaj lirikoj de la franca lingvo, unika en sia flua kombinado de diverslongaj versoj. Inspirita de la amatino Marie Daubrun ĝi malsimilas al la pulsanta pasio de la poemoj animitaj de Jeanne Duval, la volupta febro malvarmiĝis ĝis tenera amikeco. Sed ni sentas, ke la geamantoj neniam ekiros al la revata lando, ke ĝi estas tro perfekta por esti loĝata de mortemaj homoj:

" ... Tie sore Bel' kaj Brilo,
Ord', Volupto kaj Trankvilo."

Ŝajnas al mi, ke el ĉiuj amrilatoj inspirintaj la poeton ĉi tiu estis la plej profita por lia poezio. Aŭtuna kanto ne estas malpli perfekta ol La Invito:

" Mi amas ĉi okulojn longajn kun verda flamo,
Ho milda bel' , sed ĉion mi trovas nun amaro ... "

... Sed kial sporade pluki anstataŭ laŭvagadi la buntan floraron: se vi ne faris, vi scias pri kio vin okupi, kiam vi nostalgias la perfektan artismon.

La Esperanta eldono de "La Floroj de l' Malbono" havas specialan intereson el literatur-historia vidpunkto. Por la unua fojo tiuj poemoj estas ordigitaj laŭ maniero, kiu cetas kiel eble plej komplete kaj definitive plenumi la dezirojn de la poeto mem pri sia verkaro. Mi ne volas arogi al mi paroli pri tiu eble iom aŭdaca entrepreno, sed ĉiu, kiu atente legas tiun parton de la Enkonduko, kie la aŭtoroj pravige disvolvas sian faron, ne povas ne vidi, ke ili agis tute konscience kaj kompetente. Rapida supervido liveras la aranĝon: Enkonduko en kvin partoj, kiu klare malvolvas al ni la socian kaj spiritan vivojn de Baudelaire kaj analizas lian poemaron; sekvas La Floroj de l' Malbono kun subsekcioj: Spleno kaj Idealo, kiu siavice estas dividita en tri partojn -- Arto, Amo, Maiespero; Parizaj Bildoj, aranĝitaj laŭ kronologia ordo -- tago, vespero, nokto; La Vino; sekvas la veraj Floroj de l' Malbono, kie la poeto turnas sin al ekzilitoj el la socio, kun kiuj li tamen ne povas identiĝi pro siaj animaj turmentoj; Ribelo, -- jam dufoje (en la unua kaj lasta partoj) la poeto estas kondukita al la ideo de Morto, ĉi tie li faras lastan kontraŭstaron, tamen vanan, ĉar neeskapeble fatas la lasta subparto, La Morto, la sola eliro el la inkuba vivo. La tuta subsekciaro formas kvazaŭ planon de vojaĝo, kiu por la poeto povas havi nur fatalan direkton, ĉar lia deveno el la Suverena Hierarkio neapeiacieble malhelpas lian feliĉon en tiu ĉi mondo, kies plej severa peko tamen ne apartenas al la sep ortodoksaj: "Ĝi estas la Enuo" tiu pasiva konsento al spirita torporo, pri kiu nin akuzas la poeto tuj en la enkonduka poemo, la sovaĝe realisma, serpenyume fi-aluda satiro kontraŭ la "leganto hipokrita" -- vi kaj mi. Same en la unua poemo de Spleno kaj Idealo li ne atendigas nin por scio pri sia deveno kaj la plej fatala karaktero de nia mondo:

" Kiam laŭ la dekreto de l' Supraj Suverenoj
Aperas la poeto en ĉi enua mondo..."

Korŝira estas tiu epopeo de animo travojaĝanta senaniman mondon, en kiu ĝi neeviteble perdiĝas: ĉu ne plej draste reeĥas ĉi poemoj en homo moderna? Mizerojn, hontojn, dubojn siajn li retrovas ĉi tie konsterne esprimitajn; siatempe ili komencis novan eraon en la historio de la poezio, nuntempe ĉiamfreŝaj ili plej bone el ĉiuj prezentas nian epokon.

Retuŝante la aranĝon de la verko: estas mirinde kaj admirinde, kiom komplete la tradukintoj plenumis sian entreprenon, -- ne nur la Defalaĵojn, sed ankaŭ Fragmentojn rilatajn al "Floroj de l' Malbono" ili prezentas, projektojn de antaŭparolo por la Floroj, skizojn de poemoj. Multon Baudelaire projektis, sed ne same finis. Kiel perfektisto li preferis korektadi poemon ol komenci novan: la strebado al Perfekteco donas sola valoron al la vivo.

Baudelaire abomenis la nebulecajn sentojn kaj facilanimecon de la romantikistoj, malamis banalecon kaj la Naturon. Pejzaĝoj lin tedis, kvankam kelkaj el liaj plej altaj analogaĵoj devenas de la Naturo. Li trovis temojn ĉe la elpelitoj de la socio, eltiris belecon el iliaj kruelaj sortoj kaj mizeroj, li tamen ne idealigis siajn temojn, sed fidele pritraktis ilin en perfektaj formoj kaj frazoj. Vampire voluptaj estas ofte liaj versoj pri amo; timo, naŭzo pri la inkubo de la vivo: pri tio li plej ofte parolas; ĉio estas abismo: ago, deziro, revo, parolo; li sondis sian animon sen pretendo, sen detiriĝo; li ne negis sian malnobliĝon nek dampis sian suferon, kiujn ambaŭ li esploradis kaj strebadis kompreni kaj esprimi. Malapudante didaktikon, liaj poemoj tamen servas kie) alegorioj pri la mizeroj, koruptoj kaj malespero de komplika civilizacio, pri la bon-malbona dupoluseco ekzistanta en ĉiu homo, pri la frenezo difini la homon kiel pure fizikan organismon, pri la neceso de konscio pri peko, damno, redempto. La honesta kaj intensa registro de la bodlera animo samtempe registras ion okazantan al ĉiu homa animo.

Fine mi volas diri la jenon: se iu pretendas, ke li ne trovas Baudelaire en la Esperantaj versoj, li nur vartas ian psikan komplekson, ke grandfarojn oni devas pikadi per ia superkritiko, taŭzi detalojn (kompreneble tute arbitre kaj fisubjektive), ne vidi la arbaron pro la arboj. Harfendemaj personoj certe trovos iujn harojn en la Floroj por sia okupo. Sed kun tiuj sternantaj siajn sentaron kaj spiriton sub duŝoj el la Suverena Supro mi aklamas: Honoron kaj koran dankon al tiuj, kiuj peris al ni tiajn trezorojn.