Enkomputiligis Don HARLOW

Printempo

de Meleagros

elhelenigis KALOCSAY Kálmán

originale aperis en la nica literatura revuo, 3/3 p. 114


Vintro de venta veter' malaperis el altoj eteraj,
Florportanta sezon' purpure jam al ni ridetas.
Per helverda gazon' sin kronas Tero dezerta,
Kaj per freŝa frond' renoviĝe la bosko paradas.
De l' herbnutra Eos donaciĝas ros' delikata,
Trinkas ride la kamp', sin apertas ride la rozoj.
Ŝalmo de paŝtistet' montflanke gajege sonoras,
Ĝojas jam kaprist' je la karaj, grizaj idetoj.
Ŝipoj ekiras jam tra la ondoj bele fluantaj,
Ŝvelas veloj per la favora spir' de Zefiro.
Al Dioniz' vinber-donacanta ĥorante jubilon
Per riĉbera heder' oni kovras feste la harojn.
Ekfervoras por sia majstra labor' la abeloj,
Svarmas en l' abeluj', el vakso farante rapide
Ĉelojn por la trezor' de la bela, freŝa mielo.
Kantas jam birdar' ĉiarasa kun ega jubilo:
Supre de maro la mev', ĉe la tegmentrand' la hirundoj
Boske la najtingal', ĉe la bordo rivera la cigno.
Sed se ĝojegas arb' je folioj, Tero paradas,
Ŝalmas paŝtistet', belhara kaprid' kapriolas,
Naĝas mare la ŝip', Dioniz' ĥordance solenas,
Gaje sonoras bird', preparadas abelo mielon,
En primaver' dolĉega ĉu mem la poeto ne kantus?