Enkomputiligis Don HARLOW

La pupo de Bernadette

de Janos BOKAY

elhungarigis Ferenc SZILÁGYI

originale aperis en la nica literatura revuo, 3/3 paĝoj 90-93


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Tiu ĉi eta, senpretenda historio apartenas al la plej belaj memoroj de mia vivo.

Foje, unu solan fojon mi sukcesis finfari ion sen obstaklo. Sen tio, ke mi estus ĝin detruinta, sen ke mi estus perturbinta ĝian klarecon.

La memoroj estas tristaj, ĉar ilia rideto, ilia brila puro kunportas nian propran ombron. Ni estas malkaraj. Kun moka rikano obstaklas ĉiam la fato, ke la ago estu simile bela kiel la intenco volis. La intenco estas kelkfoje bela, ĝin vekas ia movo, sopiro por io pli bona, por io pli alta. Sed la pretigo portas la signojn de la tuta kaosa konfuzo, kiu troviĝas en la homa karaktero. Vanto, fanfaronemo, envio, koleremo, imago pri vireco aŭ la kontrastoj, malforto, poltroneco kaj oportunismo. Ni amas multajn homojn sincere kaj volas esti bonaj al ili. Sed poste venas momento, preskaŭ senkonscie, kiam ni detruas tion, kio estas plej bela en nia vivo. Ni vundas ĉiujn. La terura ĉe la memoroj estas, ke ni ĉiam vidas la fatalan momenton antaŭ ni, kiam ni eraris, kiam ni malpurigis ilian belon.

Sed ununuran memoron mi havas, kiel ajn eta kaj sensignifa ĝi estas...

Mi havis tiam dudek jarojn kaj estis aŭgusto. Mi legis libron, libron de poeto, kaj dum la legado mi travivis ĝin, kiel nur dudekjarulo kapablas. La titolo de la libro estis: "Mia eta Bernadette" kaj la aŭtoro Francis Jammes. Francis Jammes, kiun mi adoris kaj amas ankoraŭ nun pli ol iun alian poeton. Ne tial, ke li verkas la plej belajn poemojn, sed ĉar li estas la plej senpretenda. Li estas vera poeto, ankaŭ anime.

Mi sciis ĉion pri li. Mi vidis lian grandan, afablan barbon, lian rozlignan pipon, ĉe kiu li revadas, lian larĝgrandan pajloĉapelon, ŝirmantan same kontraŭ la sunvarmego, kiel kontraŭ impertinentaj abeloj... ankaŭ la azenoj ricevas similajn ĉapelojn tie ĉe la Pireneoj. Mi vidis liajn pensplenajn bluajn okulojn. Mi vidis la silentan, aeran domon ĉe Pau, la eĥantan, profundan puton, sunflorojn, kiuj turnas sian vizaĝon al li. Mi konis liajn hundojn, kiuj bojetante kaj groteske saltas ĉirkaŭ li kaj lekas liajn manojn. Eble ankaŭ ili sentas, ke li estas poeto. Mi konis liajn preĝojn. Kiel trankvile li pretigas sin al la morto kaj petas de Dio trankvilan kaj belan morton. Mi sciis ĉion pri li, eĉ tion, ke li ne ŝatas Parizon, ĉar ankaŭ Dio ne ŝatas la metropolojn.

Mi legis la libron: "Mia eta Bernadette". Sur la unua paĝo estis: "La 19-an de aŭgusto 1908, la mortotagon de Blaise Pascal kaj preskaŭ en la sama momento, kiam Blaise Pascal mortis, naskiĝis mia eta Bernadette en Orthez. Unu el miaj atestantoj ĉe la matrikulejo estis mia plej proksima najbaro, François, ia ŝuflikisto, kies sola havaĵo estas unu birdo..."

Mi legis per miaj dudekjaraj okuloj, okuloj nebulaj de sintrudaj larmoj. La ĉielo estis same blua, kiam Bernadette naskiĝis kaj la krepusko same milde subigis sin super Buda, kiel super Orthez ĉe la Pireneoj. Mi ne povis daŭrigi. Mi tiom saturiĝis de la beleco, ke mi devis iri, for de la hejmo.., mi devis iri, vagi kaj aerumi min, por ke mi povu porti la belecon kaj kortuŝon. Kaj dum mi iris sur la stratoj, mi diris por mi mem, mi mem zumis en melodio: "La 19-an de aŭgusto naskiĝis Bernadette:.."

Mi iris en la internan urbon, mi bezonis bruon kaj tumulton por resobriĝi. Ne estas facile porti grandan belecon. Mi ne plu pensis pri Francis Jammes kaj Orthez, sed en mia subkonscio fantomis daŭre: "La 19-an de aŭgusto naskiĝis Bernadette..."

Min haltigis lumradio vid-al-vide al la malnova monaĥejo de la piaristoj. Brila montra fenestro. Mi haltis kaj rigardis sen ke mi estus vidinta ĝin, kiel ekzaltito aŭ somnambulo. Mi devis tie stari kelke da minutoj, antaŭ ol mi perceptis, kion oni montris. Pupojn kaj pupojn. Grandajn pupojn en hungaraj kostumoj, kiuj povas fermi siajn okulojn, kiam oni metas ilin en la lulilon. Kaj subite mi aŭdis la frazon, kvazaŭ mano estus frapetinta mian ŝultron. "La 19-an de aŭgusto naskiĝis Bernadette..." Maltrankvila serĉado, ekscitita vekiĝo. Estis la 15-a de aŭgusto, kvar tagojn poste havos Bernadette du jarojn. Mi ŝovis la manon en la poŝon kaj kalkulis miajn monerojn. Poste mi iris en la vendejon kaj aĉetis la plej belan pupon; mi iris al la poŝto kaj enpoŝtigis ĝin post kiam mi skribis: "Al fraŭlino Bernadette Jammes, Orthez, France". Tiam preskaŭ mi faris eraron. Mi intencis enkontrabandi vizitkarton en la pakaĵon, fanfaronan, banalan tekston, kiu mencius, kiu mi estas, mi la sentoplena, kiu sendas la pupon. Sed io haltigis min. Mi sendis ĝin sen karto, eĉ sen la adreso kaj nomo de la sendinto. Mi estis feliĉa, tre feliĉa iel pure kaj gaje, kiel oni sentas post bona faro. Poste mi iris, preskaŭ kuris hejmen, por ke mi povu rakonti pri mia heroa gesto. Sed Dio ankoraŭfoje helpis min. Neniu estis hejme kaj antaŭ ol ili estus alvenintaj, mi estis atinginta la klarecon, ke mi tute ne rajtas paroli pri la afero. Ĝi povis resti vere bela nur, se neniu scios pri ĝi.

Pasis pluraj jaroj ĝis mi iun tagon revenis al Parizo. Mi jam delonge forgesis la pupon. Intertempe okazis multo, milito, amo, ĉiutaga vivo. Mi ne plu estis la sama homo, kiel la dudekjarulo. Mi iĝis pli malkara, pli indiferenta, pli obtuza, mi estis travivinta ja dek jarojn intertempe.

Mi estis en la teatro kun la poeto Fernand Gregh. Subite li turnis sin al mi kaj diris, kvazaŭ hazarde, "Francis Jammes tagmanĝos morgaŭ kun ni. Ĉu vi havas emon kunesti?" -- Ĉu mi havas emon? Dio... Kiomfoje mi ja intencis vojaĝi al Orthez, por vidi liajn abelojn, hundojn kaj azenojn, sed mi ne kuraĝis, mi tro multe ŝatis lin. Kaj morgaŭ mi povos kun li tagmanĝi. Li venas ĉiujare nur unufoje al Parizo, kiam li ne plu povas prokrasti tion.

Ni manĝis en malgranda restoracio. Kiam ni venis, Francis Jammes jam estis tie. Li estis precize tia, kiel mi imagis lin. Viro el la kamparo, silentema, bluokula kaj poeto. Kun la elokventa ĝentileco de la parizanoj prezentis nin Fernand Gregh unu al la alia, rapide menciis ĉion pri mi kaj ne forgesis diri, ke mi estas hungaro. Francis Jammes rigardis al mi kun amo kaj sindono. "Foje -- li komencis malrapide -- antaŭ dek jaroj, kiam mia eta Bernadette havis sian dujaran naskiĝtagon, ni ricevis pupon el Budapest. De tiam mi ŝatas ĉiujn hungarojn. Bernadette ne plu ludas kun pupoj, krom kun tiu sola." Mi preskaŭ elglitigis tra mia buŝo, ke mi estas la sendinto. Sed por unu, por tiu ĉi nura fojo mi ne detruis la belon. Mi klinis mian kapon kaj ekkulerumis la supon. Kvazaŭ mi ne estus aŭdinta, kion li diras. Estis Hungarlando, ne mi, kiu estis la sendinto de la pupo. La fato, sekretoplena, malproksima io, kiu kelkfoje donacas al poetoj. La pupo iĝis simbolo, kiel ĉio iĝas simbolo en la poeta vivo. Nenia gluiĝema realeco puŝiĝis al ĝi.

Sed iun fojon mi rakontos tion ĉiuokaze. Kiam mi devos respondi pri miaj teraj agoj, mi diros senpretende kaj kvazaŭ pardonpete: "...sed estis mi, kiu sendis la pupon al la eta filino de la poeto, de la poeto, kiu amis azenojn kaj birdetojn."