Enkomputiligis Don HARLOW

Laŭ mia... ridpunkto: 1957

de Raymond SCHWARTZ

originale aperis en la nica literatura revuo, 3/3 paĝoj 94-97


Norde kaj sude de l' ekvatoro oni trovas virojn, kiuj sindone, ĝisadore kulturas amosentojn al la edzinoj... de aliaj viroj, dum ili mem preferas resti fraŭloj!

Simile agas la franca popolo koncerne la kronitajn tronsidantojn de aliaj landoj. Reĝojn, reĝinojn, se ili estas alinaciaj, la francoj akceptas ĉe si kun nebridebla entuziasmo, dum siajn proprajn Ludovikojn -- almenaŭ la lastajn -- ili traktis ne nur strangmaniere sed eĉ strangolmaniere. Ilia timo al la 16a el la serio estis tia, ke la malfeliĉulo pereis dum la sanga ludo. Rezulto: Ludoviko, ludo-viktimo de Ludovik-timo.

Sed tio neniel malhelpis la anglan Elizabeth kun ŝia Filipa (kaj tamen belbuŝa) reĝinedzo multe ĝuadi sian viziton en Francio. Siaflanke la franca popolĝojo atingis la eksplodopunkton, kvankam la publiko sin sentis iom trompita. Fakte, pro la grandaj elspezoj faritaj, oni esperis ricevi la tutan familion, t.e. ankaŭ ambaŭ infanojn kaj la ĉarman interrompitan fianĉinon Margaret. Ve! Anstataŭ kvin venis nur du! Sed la Parizanoj estas nepaŭtemaj. Ili tamen kantis: "God save the kvin!"

Entute la eminentaj gastoj ne enuis. La programo estis riĉa. Ĝi enhavis ne nur plezuraĵojn, kiujn la gastoj partoprenis kune, sed ankaŭ pli seriozajn aferojn, kiujn ili disdividis inter si laŭ inklinoj aŭ gustoj. Tiel okazis, ke la reĝino entuziasmiĝis pri delikataj ŝtrumpomaŝoj, dum la edzo, siaflanke, preferis maŝinojn. Ŝi informiĝis pri novmoda ŝminko-uzo, li, pri uzinoj. Ŝi, pri la proksimsezona harkombo, li, pri aliaj kombinoj. Kaj dum ŝi vizitis la gasturbon, li inspektis la gasturbinon, k.t.p.

Oni vidas, ke enestis certa logiko en la procedo. Tion ankaŭ la klera edzo baldaŭ komprenis. Kaj faris certajn kalkulojn... Tuj li kuris en la grandajn magazenojn por aĉeti diversajn kubojn amase, ĵetkubojn, ludkubojn, egale, ĉiujn, kaj petis, ke oni metu ilin sur la balkonon de la reĝino. Jam iu espero skiziĝis. Sed ankaŭ ŝi travidis la sistemon kaj deklaris seke: "Mi ne interesiĝas pri... balkonkuboj!" -- Jen ankoraŭ unu espero, kiu sapvezikiĝis...

El kio la juna Lordo Altrincham, oficiala kritikisto de la kortega vivo en Anglio, refoje konkludis, ke la sinteno de la reĝino ne konformiĝas al normalaj bezonoj de normalaj homoj. "Adaptiĝu" -- tiel la juna Lordo predikas -- "al la realaĵoj de l' ĉiutaga vivo! Malaperu la kontrasto de l' tronkasto!" Sed la fervoraj tradiciuloj asertas, ke tiaj ideoj povas ĝermi nur el... Mallordo!

Feliĉe, la progreso estas nehaltigebla. Nun ankaŭ Anglio sepmejlbote kuras sur la ŝoseo de l' evoluo kaj civilizo. Fine, nova leĝo garantias senpunecon al ĉiuj "maturaĝaj personoj, kiuj propravole kaj konsente partoprenas centrocelajn ludojn inter samseksuloj".

En la momento, kiam tiu ĉi temo eniras la aktualecon, oni povas nur bedaŭri, ke niaj kompetentaj rondoj (mi aludas niajn lingvajn instancojn!) ankoraŭ ne oficialigis adekvatan terminon, respondantan al la supra difino. La proponita "homoseksulo" ne taŭgas, ĉar ni ja ĉiuj estas homoseksuloj, krom tiuj inter ni, kiuj estas bovoj. Do, niaj vortaristoj trovu la formulon. Urĝe! Tion oni energie postulas de ĉiuj flankoj kaj ne sufiĉos, kiel imagis jam kelkaj akademianoj, inversi la sufiksojn de ĉi tiu urĝa "postulaĵo" por atingi kontentigan solvon! Intertempe la anglaj tribunaloj ne plu persekutos tiujn afablajn personojn, maturaĝajn, kiuj propravole kaj konsente povos de nun ne nur piede, sed eĉ velocipede rasti... velkajn foliojn inter la boskoj de Hyde Park, sub protekto kaj gardo de aŭtentikaj... boskistoj. (1)

La temo estas elĉerpita. Ni parolu pri io pli saniga. Se vi volas, pri la gripo. Oni nomis ĝin la Azia. Ĉu vi povas suspekti kial? Simple, ĉar kelkaj eminentaj sciencistoj konstatis, ke ĉe ĉiu ekterno la gripanoj muĝis: "Ha... ha... ĉin'! ha... ĉin'... ĉin'!" el kio ili saĝe diagnozis: "La mikrobo perfidis sian originon. Ĝi venas el Ĉinio. Sekve ĝi estas Azia!" -- Kia logiko fant... azia! Samrajte oni povus deklari, ke la viruso de la gripo venas rekte el Viruslando, kie jam antaŭ du mil jaroj iu Popov inventis ĝin!

Ne ridu! Dank' al seninterrompa dinastio de tiaj Popovoj, ĉevalpovoj, atompovoj kaj aliaj ni alvenis al la glora erao de la sputnikoj. Ĉi tie la progreso estas palpebla. La dua sputniko kunportis eĉ loĝanton. Longe oni hezitis en la registaraj rondoj, al kiu oni lasos la honoron fariĝi la unua stratosfervoja pasaĝero. Unu homo havis por si ĉiujn ŝancojn. Senkonteste. Marŝalo Ĵukov. Sed li nepre insistis por kunporti sian kompletan medalkolekton. Ĝia pezo neebligis la starton. Tion oni multe bedaŭris en la registaraj rondoj. Do, al kiu fari la favoron? Fine, por eviti eblan miselekton, por ne semi envion inter la plej meritplenaj eminentuloj, oni koncesiis la privilegion al nekonata, simpla, nekompetenta laiko. Tiu laiko, cetere, nomiĝis Laika. Kaj estis hundino. Kiu neniam revenis.

La rusa sukceso surprizis la Usonanojn. Kio pleje ĝenis ĉi lastajn, estas la bruo farita ne nur en la gazetaro, sed ĉefe de la bebluno mem. Ĉu ĝi ne seninterrompe aŭdigis sian voĉon. "Bip... bip... bip..."? Tio agacis la Usonanojn, nome la fakto, ke tiu sputniko estis tro provoke "bip... bip... bip..." -- hurla!

Sed ili akceptis la vetludon. Tre lojale ili konfesis: "La rusoj gajnis la unuan partion. Ne mirinde. Ili estis pli bone lokitaj ol ni por scii. kio okazas malantaŭ la stratosfera kurteno. Sed nun la stratosfero apartenas al la sfero de l' strategoj. Ni estas malmolnukaj. Ni spitos! Se la rusoj havas sputnikojn, ni havas spitnukojn. Ek al la laboro!" Kaj ili ne plu perdis tempon. Sed faris rapidajn progresojn. Laŭ ĵusaj informoj ili havas jam la hundinon.

Cetere, oni povas famiĝi ankaŭ en aliaj fakoj, pli homproksimaj, kiel diras tiu bona Faŭbus, rokokora homa rano, samtempe guberniestro en Little Rock (Arkansas), kie ĝisvivas ĝis hodiaŭ ankoraŭ kelkaj negroj. Oni sin demandas, per kiu miraklo? Do, la dirita Faŭbus, mem negrasa sekulo, sed kontraŭ-negrrasa sektulo, asertas, ke eblas rikolti universalan gloron ankaŭ en pli modestaj roloj: "Vidu, mi ludis tute Little... Rock' an Rol' on kaj la tutmonda gazetaro parolis pri mi! Mi superombras la laŭrojn de Blinkenberg!"

Blinkenberg! Kian konsolon mi ĉerpis el nura penso pri tiu homo! Komprenu: Kiam mi pretiĝis por aldoni finan punkton al la ĉi supra raporto, invadis min subita sento de minuseco. Neeble trovi eĉ nur ftizan titoleton por iom reliefe prefiksi mian subskribon! Certe, ankaŭ vi rimarkis la lastmodan ekfloradon de titoloj en Esperantio. Nekredeble, kiom da kleruloj troviĝas inter ni. Kleruloj aŭ... makleruloj! Apud tiom da prof., d-ro, mag. kaj lic. kaj doc. kaj aliaj -- kiujn mi povus citi nur inter "incitiloj" -- nia sentintila samid. aspektas kiel muknaza orfinfano vole forgesita en stacidoma pakaĵejo!

Tiam mi rememoris, ke ankaŭ Blinkenberg estas prof.! Ĉu tia konstato ne konsolas la nudnomulojn?

Sed, blag-aparte, ni konsentu, ke ĉe tiu ĉi titolfuroro temas pri milda manio, neniel danĝera. Ĝena ĝi fariĝas nur, kiam ĝi esprimiĝas per rebusaj antaŭsignoj. Longe mi supozis, ke mag. signifas, se ne magiisto, almenaŭ magazenestro. Unu fojon, en Vieno, mi sukcesis saluti junulon, kies vizitkarto anoncis "mag. ped." kiel "sinjoron magistratan pedelon!" Poste oni informis miri, ke li estas magistro pri pedagogio. Tre embarase! Por li.

Nu, kion fari kontraŭ la modo? La nuna Esperanta generacio reprenas el malnovaj komodoj forgesitajn diplomojn por uzi ilin, vantumile, eĉ dum la vintraj tagoj. Ho ve super miaj malplenaj tirkestoj! Sed!!!

Sed! -- Ĉu ne afabla sorto, komence de 1957, permesis al mi pasigi kelkan tempon en tre alta medicin-kirurgia instituto (deketaĝa!), el kiu, post rapida kurso, mi povis eliri kun la rango de apendicit-operaciito kaj kun la insigno de l' grado? Ĝin oni portas, kiel aliajn ordenojn, sur la ventro. Sub la dekstra riparo, kio, sendube, estas la ĝusta loko koncerne homon mem freŝe riparitan. Kaj ĉio tio, ĉu ne, rajtigas min subskribi senuzurpe:

Sincere via
Ap. op. Raymond Schwartz.


Piednoto

(1) La Plena Vortaro, kunlabore kun sia Suplemento, instruas, ke boskistoj estas lertaj kaj spertaj en arto kaj sporto de l' pugolukto.