Enkomputiligis Don HARLOW

Arto poetika

de Paŭlo VERLAINE

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

aperis en la nica literatura revuo, 3/3, paĝoj 83-84


Muzikon antaŭ ĉio alia!
Do la neparajn ritmojn prefere,
La pli solveble ŝvebajn aere,
Sen pez' kaj paŭzo dum flug' ilia!

Prenu, jen estas bona regulo,
Vortojn sen truda senco tro nuda:
Plej ĉarmas kanto grize aluda,
Kie najbaras klar' kun nebulo.

Jen, post vualoj, okuloj belaj,
Tagmeza vibro de l' granda suno,
Jen sur ĉiel' de milda aŭtuno
La blua svarmo de l' steloj helaj!

Nuancon ni volas, jen la normo,
Ne la Koloron, sed nur Nuancon!
Nuanco, ho sola alianco
De rev' al rev' kaj de flut' al korno!

Rifuĝu de la Pintum' mortiga,
De l' Sprit' kruela kaj Rid' malpura,
Pro kiuj ploras Vizaĝ' Lazura --
For, tiu ajlo malnoble pika !

L' elokventecon kaptu kaj linĉu!
Prave vi, dum la pen' energia,
Bridos ekscesojn de l' Rim' orgia.
Se ne, ĝis kie ĝi pelos nin, ĉu?

Kiu krimliston de l' Rimo faras?
Ĉu surda knab' aŭ negro freneza
Vin por ni forĝis, juvel' groŝpreza,
Kiu sub fajlo false misknaras?

Muzikon ĉiam, pluan kaj plian!
Vers' via estu la aĵ' flugila,
Kies anim' sopiras, ekzila,
Al land' alia, amon alian!

Vers' via estu la aventuro
Flirta en freŝa matena vento,
Kiun parfumas timian' kaj mento...
Ĉio cetera -- literaturo !