Enkomputiligis Don HARLOW |
-- Certe, se vi ĝin volas meriti, filo, jes do: Nur lasu vian koron el hezita nescio Iri al sin' aperta de mia Eklezio, Kiel la vespo flugas al la lilia nesto. Alproksimiĝu mian orelon; kun honesto Elverŝu la humilon de sincerec' kuraĝa, Kaj sen eĉ vort' orgojla aŭ ruzo memdomaĝa Oferu la bukedon de rara pentofesto. Poste, tre simple venu al mia tabl-aranĝo, Kaj tie mi vin benos per elektita manĝo, Kiun anĝel' ĉeestos sed nur kiel eskorto, Kaj trinkos vi la Vinon de l' Vit' sen estoŝanĝo, Kies delico, kies dolĉeco, kies forto Ĝermigos vian sangon al suno de l' senmorto. |